Archives par mot-clé : Virinismo

Kodnomo Edward Godwin

Virinisto, anarkiisto, esperantisto. Maria Paulina (Marja) Orsetti (1880–1957) estas plia eksterordinara sed forgesita figuro de la esperantistaro. Motoro de la pola kooperativista movado antaŭmilite ŝi daŭrigis dum la nazia okupacio sian agadon kadre de la reto Społem, porlaboristaj vendejoj posedataj kaj mastrumataj de laboristoj mem, kies respondeculo por virinaj aferoj ŝi iĝis en 1941. Continuer la lecture de Kodnomo Edward Godwin

Indonezio survoje al sendependeco

La periodo inter la sendependec-deklaro, proklamita de Soekarno (1901-1970) kaj Mohammad Hatta (1902-1980) la 17-an de aŭgusto 1945 (du tagojn post la kapitulaco de Japanio) kaj la fina akcepto fare de Nederlando de tiu sendependeco, la 27-an de decembro 1949, estas nomata la Bersiap-periodo (pretiĝo-periodo). Tiam regis perforto kaj milito, de la nederlandanoj tiel nomata «polica agado». Continuer la lecture de Indonezio survoje al sendependeco