La retejo por komencantoj UEA-facila aperigis artikolon pri la Universala Ligo, fondita en Nederlando en 1942. Tuj postmilite la organizaĵo fondis mondfederacian civitanan bank- kaj pagosistemon kies celo estis funkciigi sendependan stabilan spezounuojn por tutmonda uzo. En la 1950-aj jaroj Universala Ligo havis ĝis 15.000 membrojn kaj dum jardekoj emisiis serion da moneroj.
La Muzeo pri Historio de Polaj Judoj (Polin) en Varsovio malfermis novan galerion pri la vivo kaj atingoj de 26 elstaraj figuroj. Unu el ili estas Ludwig Zamenhof, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto.
Alia estas la verkisto Julian Tuwin, kiu ankaŭ estis esperantisto. Tuwim fuĝis el la nazioj en oktobro 1939 kaj pasigis la militajn jarojn en Rumanio, Parizo, Portugalio kaj Brazilo.
Inter la artikoloj baldaŭ aperontaj en Monato, aperas Vivatesto de Garbhan MacAoidh, tradukisto kaj verkisto en la skotgaela lingvo. Naskita el skotaj gepatroj en Bolivio en 1929, li travivis la hispanan militon en Hispanio kaj Portugalio, kaj la duan mondmiliton en Glasgovo. Li poste loĝos en Kanado, Germanio, Skotlando, Argentino, Irlando…
Ĉe la bloga retejo de la itala enciklopedio Treccani, fondita en 1925, aperas intervjuo al Javier Alcalde, kunredaktanto de Militrakonto. Li prezentas la lastajn evoluojn de la studoj pri la historio de esperanto, kiuj aktuale transiras de tradicia interlingvistiko al sociaj sciencoj.
Aperis sub redaktado de Hugo Rau kaj Roland Rotsaert dokumenta esploro pri la Esperanto-kursoj en Flandrio en la intermilita periodo. Troveblas tie multaj informoj pri la aktivado de esperantistoj en la tuj antaŭmilitaj monatoj : pri radio kursoj en 1939 ĉe INR (Franstalige openbare radio), pri la evoluo de la membraro en la neŭtrala kaj laborista movadoj, pri kursoj por soldatoj en 1940…
La 4-an de junio 1901 en Lodzo, Łódź en la nuna Pollando, naskiĝis homo, kies nomon la esperantistoj antaŭ la Dua Mondmilito bone konis, sed kiu poste estis preskaŭ forgesita. Temas pri Izrael Lejzerowicz. Continuer la lecture de Radikala esperantisto→
En la historio de pereigado de judoj ofte elstare menciiĝas la Geto, kiun kreis la germanaj nazioj ekde la somero de 1940 meze de la pola ĉefurbo Varsovio. La bazaj faktoj pri tio, kiel la nazioj unue per mizerigo kaj malsatmortigo, poste per sistema murdado ekstermis la plej multajn judojn en Pollando, iĝis intertempe konataj dank‘ al multaj libroj kaj sciencaj studoj, aperintaj en pluraj lingvoj. Continuer la lecture de Esperantistoj en la Varsovia Geto→
La 30-an de decembro 2020 forpasis Eduardo Vivancos en Toronto, urbo en kiu li loĝis ekde 1954. Li aĝis 100 jaroj. Plurfoje li aperis en Militrakonto. Ekzemple en teksto pri Senŝtatano, kie oni rakontis lian agadon kiel ĉefredaktoron de tiu esperantlingva organo de Junul-Anarkista Internacio. Ankaŭ en 2019, okaze de SAT-kongreso en lia naskiĝurbo, ni prezentis aron da programeroj pri la hispana milito (1936-39), en kiuj oni homaĝis lin diversmaniere. Ripozu pace.
Post Instagram kaj Telegram Militrakonto diskonigas siajn plej freŝajn novaĵojn kaj kontribuojn per Twitter. Abonu nian kanalon kaj sekvu nian disvolvon ĉe https://twitter.com/militrakonto.
Ĵus aperis la volumo Sennacieca Revuo 2020, kiu inkluzivas aron da prihistoriaj artikoloj. Interalie: « Tragedio de anarkia bolŝevisto » memore al la centjariĝo de la Ĉina Komunista Partio en 2021, de LI Danyang kaj LIU Jian, elĉinigita de Chielismo Wang Tianyi; « 50-a datreveno de la Hispana Revolucio », prelego farita de Eduardo Vivancos dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en julio 1986; « Albanio : la sola eŭropa lando sen antisemitismo », de Tomasz Kamusella. tradukita de Bardhyl Adem Selimi; « Atestanto de la armea urbo Hiroŝimo », de HORI Jasuo; « Historia studo pri la japana politiko pri lingvoj », de MIYAZAWA Naoto; « Persona bilanco pri Germana Demokrata Respubliko », de Detlev Blanke; « La laborista komponanto de la esperantismo », de Georgo Lagranĝ’; kaj « Sennacieca Asocio Tutmonda : daŭripova renkontiĝejo por malsamideaj aktivuloj el la laborista Esperanto-movado », de Vinko Markovo.
Lastatempe aperis pluraj tekstoj de Militrakonto en paperaj revuoj. La bulteno de Itala Esperanto-Federacio (L’Esperanto) publikigis la artikolon De Dachau ĝis Placo Fontano pri Mario Candotto (vidu la foton).
La Peterburga Biblioteko estas privata projekto de Anatolo Sidorov kiu kolektas kopiojn de verkoj ligitaj al Esperanto aŭ verkitaj de esperantistoj, eldonitaj ekde la 1890-a jaro ĝis nun. Ĝi disponigas multajn rarajn dokumentojn kiel Adresaro de la personoj, kiuj ricevas la Gazeton « Esperantisto » aŭ la « Bibliotekon de la lingvo Esperanto » (1895) aŭ Libro por tendarano, SEJT-18 en Tiĥvin (1976). La ciferecitaj eldonaĵoj (bedaŭrinde sen fontindiko) troviĝas ĉe la iniciatinto, ĉe la Ŝtata Biblioteko de Peterburgo aŭ ĉe aliaj konservejoj. La volumoj (ĉu pdf-ciferecitaj ĉu en versio word-ocr) estas rekte elŝuteblaj de la retejo de Rusia Esperantista-Unio : http://reu.ru/paghoj/pbf.html
La 15-an de decembro 2020, Zamenhofa Tago, la teamo de la Universitato St. Andrews malfermis sian retejon. Ĝi entenas informojn pri la membroj de la esplorprojekto, ilian sciencan agadon kaj publikaĵojn. Ĝi krome proponas blogon kun multaj interesaj eroj el la nekonata esperanto-historio. Estonte ĝi ankaŭ ofertos historian atlason de la esperantistoj.
En sia retejo, la tradukisto A. Z. Formann aperigis propran tradukon al la angla kaj deklamadon en ambaŭ lingvoj de du primilitaj poemoj de la fama beletristo Kálmán Kalocsay (1891-1976). Verkita dummilite la poemciklo Tra la ŝtormo aperis en la festlibro Ora Duopo : Jubilea libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay (Budapeŝto, 1966).
Ĝis la mezo de aprilo 2021 viziteblas en Barcelono ampleksa ekspozicio pri la Komisarejo pri Propagando de la kataluna registaro dum la hispana milito (1936-1939). Respondecas Ester Boquera, kiu verkis por Militrakonto la tekston prie Propagandi la Respublikon. La ekspozicio enhavas tutan sekcion pri la esperanta agado kadre de tiu komisarejo. Sekve multaj amaskomunikiloj menciis Esperanton en siaj novaĵoj, ofte montrante la faman afiŝon Kion vi faras por eviti tion?, kiu ankaŭ montriĝas en la ekspozicio.