Pri la mondo Bonesper kvazaŭ denaske scivolis, eble tial lia plej ŝatata fako en gimnazio estis geografio, ĉar, kiel li rakontis, tio ebligis al li “‚viziti‘ k ‚vidi‘ en mia naiva revado fantazia malproksimajn landojn”. Continuer la lecture de SAT-solidareco el Novjorko
Archives par mot-clé : SAT
Matrikulo 33616
Georges Salan (1901-1981) estis kuracisto en suda Francio kiu laboris en malliberejoj. En 1923 li lernis Esperanton. Politika aktivisto, en 1925 li aliĝis samtempe al SAT kaj al la franca Komunista Partio.
Intense kaj inverse, el Germanio Francien
Unu el la ĉefaj SAT-figuroj estas sendube Norbert Barthelmess (1897-1987). Germano loĝanta en Francio, lia vivo interplektiĝas kun la plej gravaj eventoj de la pasinta jarcento, kaj enhavas nekalkuleblan kvanton de aventuroj en pluraj landoj. Continuer la lecture de Intense kaj inverse, el Germanio Francien
Aventuroj de permanenta revoluciulo
Åge Kjelsø (1914-1995) estas fascina karaktero, kiu ne nur batalis politike kaj milite, sed ankaŭ biciklis, esperantumis kaj restis ĉiam fidela al heterodoksa kompreno de socialismo. Continuer la lecture de Aventuroj de permanenta revoluciulo
Scienco kontraŭ rasismo
“La lertuloj en la socio leviĝas al la supraĵo kiel la kremo en la lakto, kaj ĉio kio restas ĉe la fundo apartenas al la malpli valora parto de la homaro […] Tiu ĉi vidpunkto enhavas la ĝermon de la rasismo”
Paul Neergard, Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso, 1937, p. 4