Jam en la tuj postmilita periodo la bezono konservi la memoron de rezist-movadoj esprimiĝis en Germanio kaj celis konstraŭstari la oftan kredon, ke ne ekzistis rezistado en nazia Germanio. Tiu misgvida koncepto estis disvastigata enlande kaj eksterlande. Continuer la lecture de Rezistaj voĉoj el Germanio
Archives par mot-clé : mis-en-avant
La malmilito de svisa esperantisto
Esplori la « vivan memoron » de esperantistoj, de homoj kiuj ne rakontis skribe pri ĉiuj siaj memoroj aŭ perceptoj de la militeventoj kaj ties sekvoj estas unu el la celoj de Militrakonto. Kio estis la situacio vide el Svislando, neŭtrala teritorio, interpuŝita ĉiuflanke de totalismaj kaj okupitaj landoj? Continuer la lecture de La malmilito de svisa esperantisto
SAT-solidareco el Novjorko
Pri la mondo Bonesper kvazaŭ denaske scivolis, eble tial lia plej ŝatata fako en gimnazio estis geografio, ĉar, kiel li rakontis, tio ebligis al li “‚viziti‘ k ‚vidi‘ en mia naiva revado fantazia malproksimajn landojn”. Continuer la lecture de SAT-solidareco el Novjorko
Infanoj malgraŭ Hitlero
La persona historio de Ursula Grattapaglia fascinas. Kun sia edzo Giuseppe ŝi estas konata pro sinofere mastrumi dum pli ol 40 jaroj la lernejan bienon “Bona Espero” en Brazilo. Continuer la lecture de Infanoj malgraŭ Hitlero
Malgranda Revuo
Ekde la unuaj militaj tagoj invadoj de la germana armeo orienten kaj okcidenten krizigas la literaturan eldonadon. Malgraŭ tio, aŭ eble ĝuste pro tio, naskiĝas nova periodaĵo en Norda Eŭropo, Malgranda Revuo, kvaronjara, fondita kaj redaktata de Stellan Engholm. Continuer la lecture de Malgranda Revuo
Londonanidoj
Infanoj elurbigitaj
Inter la 1-a kaj la 3-a de septembro 1939, pli ol 800 000 lernejanoj de britaj grandurboj estis senditaj al kamparaj lokoj. La plano preparita de la registaro dum la somero estis efektivigita ekzakte en la samaj momentoj kiam Germanio ekinvadis Pollandon. Continuer la lecture de Londonanidoj