Hodiaŭ ni bone scias, ke la nazia reĝimo en Germanio respondecis pri krimoj, kiuj estas senprecedencaj en la monda historio. Tuj post la militfino kaj la falo de la reĝimo ankaŭ germanoj bezonis longan tempon por ekscii kaj kompreni la plenan dimension de tiuj krimoj. Multaj detaloj pri la sorto de individuoj restas eĉ nun nekonataj. Continuer la lecture de Porpola kaj kontraŭnazia Germano
Archives par mot-clé : Kristanismo
Ano de Kristanujo kaj Esperantujo militrifuzas
En oficejon de militpolico en la urbo Okayama en okcidenta parto de Japanujo, la 1an tagon de la oka monato 1943 envenis 33-jaraĝa viro kaj diris, ke li ricevis vokon iri al inspekto de rezervsoldatoj, sed li ne iros, ĉar li rifuzas militservi. Continuer la lecture de Ano de Kristanujo kaj Esperantujo militrifuzas
Viktimo de revolucio
Ĉiun 18-an de julio oni memoras en Hispanio pri la militista puĉo de 1936. Ĝi tamen fiaskis en la plejparto de la territorioj, kie multaj homoj restis fidelaj al la laŭleĝa respubliko. Continuer la lecture de Viktimo de revolucio
Kontraŭnazia katolika agado
Ne ĉiuj ene de la katolika hierarkio kontraŭis la politikon de Hitler. Tamen, inter la religianoj, ja estis homoj, kiuj elstariĝis pro kuraĝa agado, kiel la aŭstro Max Josef Metzger (1887-1944) kaj la polo Maksymilian Kolbe (1894-1941).[1] Continuer la lecture de Kontraŭnazia katolika agado
Materialismo dronigas la mondon
Fino de la mondo estas triakta opero, aŭ pli precize laŭ la difino de la aŭtoro Jan Filip (1911-1971), « simbola socia simfonio ». Interplektiĝas serio da politikaj katastrofoj kaj naturaj angoroj kulminante en la alveno de la dia regno, sola savanto de la homaro. Continuer la lecture de Materialismo dronigas la mondon
En Kristo unuiĝintaj
En oktobro 1921, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) komunikas sian plej novan atingon: episkopo en Nederlando konfirmis sian « emfazan deziron, ke ĉiu propagando por Internacio Katolika (IKA) kaj Katolika Mondo restu ĉesigita kaj ke ĉiu inter-rilato kun d-ro Metzger en Graz estu rompita ». Continuer la lecture de En Kristo unuiĝintaj
Operacio Kasteloj
En Heroo de amo, originala verko en Esperanto, Karel Kraft prezentas la biografion de kuraĝa homo, kiu en danĝeraj cirkonstancoj helpis centojn da infanoj, inkluzive de tiuj persekutitaj de liaj samnacianoj. Continuer la lecture de Operacio Kasteloj
Armeo-rifuzo
La londona Imperial War Museum kolektis en la 1980-aj jaroj intervjuojn de du britaj armeo-rifuzantoj Stanley Ivanson (1912-1989) kaj Francis Bertrand Breakspear (1918-?), esperanto-lernintoj kies atesto prilumas la ligojn inter la metodista angla kredo kaj militrifuzado. Continuer la lecture de Armeo-rifuzo
Tiberio
Naskiĝinte en Vilno sed loĝinte kiel infano en Varsovio, la polo Kohen-Cedek (1904-1991) elmigris al Palestino en la jaro 1925. Continuer la lecture de Tiberio