En la historio de pereigado de judoj ofte elstare menciiĝas la Geto, kiun kreis la germanaj nazioj ekde la somero de 1940 meze de la pola ĉefurbo Varsovio. La bazaj faktoj pri tio, kiel la nazioj unue per mizerigo kaj malsatmortigo, poste per sistema murdado ekstermis la plej multajn judojn en Pollando, iĝis intertempe konataj dank‘ al multaj libroj kaj sciencaj studoj, aperintaj en pluraj lingvoj. Continuer la lecture de Esperantistoj en la Varsovia Geto
Archives par mot-clé : Justulo inter la Nacioj
Litova savinto de judoj
Antanas Poška (1903–1992) estas konata litova antropologo kaj esperantisto. Lerninte Esperanton en 1913, li partoprenis la Universalan Kongreson en Nürnberg (1923) kaj la SAT-Kongreson en Leningrado (1926). Ĝis 1929 li nomis sin Paškevičius. Continuer la lecture de Litova savinto de judoj
Ŝirmantoj en Budapeŝto
Hungario estis aliancano de la Hitlera Germanio en la dua mondmilito, sed la persekutado de la granda juda minoritato en la lando estis relative modera ĝis la printempo de 1944, kiam germanaj trupoj eniris la landon. Continuer la lecture de Ŝirmantoj en Budapeŝto
Operacio Kasteloj
En Heroo de amo, originala verko en Esperanto, Karel Kraft prezentas la biografion de kuraĝa homo, kiu en danĝeraj cirkonstancoj helpis centojn da infanoj, inkluzive de tiuj persekutitaj de liaj samnacianoj. Continuer la lecture de Operacio Kasteloj