En la anarkiisma etoso de Hispanio antaŭ unu jarcento kutimis nomoj kiel Acracia, Germinal, Floreal, Graco, Helios kaj Liberto. Kredeble pro la rolo de la Eklezio kiel praviganto de la socia maljusteco, la gepatroj ne volis uzi kristanajn nomojn. Kaj verŝajne ili opiniis, ke tiu nomo de ili elektita iel influos en la vivo de la filo. Continuer la lecture de Libera Liberto
Archives par mot-clé : Infanoj
Infanaĝo dum faŝisma periodo
Elŝuti Carlo Minnaja, Beletra Almanako, 13, 2019, 34
Esplori la mondmilitan travivaĵon ne nur signifas esplori la arkivojn, la periodaĵojn kaj la ceterajn restantajn dokumentojn. La evento sedimentiĝas en la kolektiva memoro kaj la momento en kiu la memoro esprimiĝas posedas evoluantan enhavon kaj sukon. Continuer la lecture de Infanaĝo dum faŝisma periodo
Poloj deportitaj
Ada Sikorska-Fighiera (1929-1996) estas fama figuro de la esperanto-historio. Ŝi estis ĉefredaktorino de la gazeto «Heroldo de Esperanto» ekde 1962. Continuer la lecture de Poloj deportitaj
Operacio Kasteloj
En Heroo de amo, originala verko en Esperanto, Karel Kraft prezentas la biografion de kuraĝa homo, kiu en danĝeraj cirkonstancoj helpis centojn da infanoj, inkluzive de tiuj persekutitaj de liaj samnacianoj. Continuer la lecture de Operacio Kasteloj
La taglibroj de infano
La taglibro de Petr Ginz (1928-1944) memorigas tiun de Anne Frank, sed la priskribitaj eventoj okazas ĉi-foje en Prago. La aŭtoro estas eta talentulo, kiu suferis similan finon al tiu de la juna nederlandanino. Continuer la lecture de La taglibroj de infano
Intense kaj inverse, el Germanio Francien
Unu el la ĉefaj SAT-figuroj estas sendube Norbert Barthelmess (1897-1987). Germano loĝanta en Francio, lia vivo interplektiĝas kun la plej gravaj eventoj de la pasinta jarcento, kaj enhavas nekalkuleblan kvanton de aventuroj en pluraj landoj. Continuer la lecture de Intense kaj inverse, el Germanio Francien
Italio – Latvio: infano inter du landoj
Filo de itala kaj latva esperantistoj, Carlo Nicolodi (1940-2011) rememoras en tiu ĉi libro sian infanaĝon dum la Dua Mondmilito en Latvio, unue okupita de la nazioj kaj poste soveta teritorio. Continuer la lecture de Italio – Latvio: infano inter du landoj
Infanoj malgraŭ Hitlero
La persona historio de Ursula Grattapaglia fascinas. Kun sia edzo Giuseppe ŝi estas konata pro sinofere mastrumi dum pli ol 40 jaroj la lernejan bienon “Bona Espero” en Brazilo. Continuer la lecture de Infanoj malgraŭ Hitlero
Londonanidoj
Infanoj elurbigitaj
Inter la 1-a kaj la 3-a de septembro 1939, pli ol 800 000 lernejanoj de britaj grandurboj estis senditaj al kamparaj lokoj. La plano preparita de la registaro dum la somero estis efektivigita ekzakte en la samaj momentoj kiam Germanio ekinvadis Pollandon. Continuer la lecture de Londonanidoj
Morte danĝera maskerado
Estis en marto 1944. La germanoj okupaciis Hungarion. Theodor Schwartz aŭ, kiel li nomis sin ekde 1936, Tivadar Soros (1893–1968), juda advokato en Budapeŝto, klopodas klarigi al sia bopatrino la minacantan danĝeron. Ŝi ne volas kredi: “Oni ne povas murdi senkulpajn homojn… Tio estas eĉ en la Biblio.”