La 4-an de junio 1901 en Lodzo, Łódź en la nuna Pollando, naskiĝis homo, kies nomon la esperantistoj antaŭ la Dua Mondmilito bone konis, sed kiu poste estis preskaŭ forgesita. Temas pri Izrael Lejzerowicz. Continuer la lecture de Radikala esperantisto
Archives par mot-clé : Holokaŭsto
Esperantistoj en la Varsovia Geto
En la historio de pereigado de judoj ofte elstare menciiĝas la Geto, kiun kreis la germanaj nazioj ekde la somero de 1940 meze de la pola ĉefurbo Varsovio. La bazaj faktoj pri tio, kiel la nazioj unue per mizerigo kaj malsatmortigo, poste per sistema murdado ekstermis la plej multajn judojn en Pollando, iĝis intertempe konataj dank‘ al multaj libroj kaj sciencaj studoj, aperintaj en pluraj lingvoj. Continuer la lecture de Esperantistoj en la Varsovia Geto
Litova savinto de judoj
Antanas Poška (1903–1992) estas konata litova antropologo kaj esperantisto. Lerninte Esperanton en 1913, li partoprenis la Universalan Kongreson en Nürnberg (1923) kaj la SAT-Kongreson en Leningrado (1926). Ĝis 1929 li nomis sin Paškevičius. Continuer la lecture de Litova savinto de judoj
Legi el cindroj
La pola literaturo tre frue dediĉis verkojn al la temo de Holokaŭsto. Jam en 1946 la beletra revuo Odrodzenie (renaskiĝo, renovigo) aperigis la poemon de Zuzanna Ginczanka (1917-1945) Non omnis moriar (ne komplete mi mortos). Continuer la lecture de Legi el cindroj
IPE kaj la persona vivo de la brigadistoj
Februare de 1937, Berl Kurtz (1907-1942), rumano loĝanta en Parizo, decidis veturi Hispanien por aliĝi al la internaciaj brigadoj, kiuj tie luktis flanke de la hispanaj respublikanoj kontraŭ la internacia faŝismo. Continuer la lecture de IPE kaj la persona vivo de la brigadistoj
Entuziasmo en Krakovo, morto en Auschwitz
Ke inter la judaj viktimoj de naziismo estis ankaŭ familianoj de Zamenhof kaj aliaj adeptoj de Esperanto, estas konate. Sed aliaj malpli famaj homoj estas preskaŭ forgesitaj: pri Julius Glück (1877-1942) ni memoru ĉi-loke. Continuer la lecture de Entuziasmo en Krakovo, morto en Auschwitz
Ŝirmantoj en Budapeŝto
Hungario estis aliancano de la Hitlera Germanio en la dua mondmilito, sed la persekutado de la granda juda minoritato en la lando estis relative modera ĝis la printempo de 1944, kiam germanaj trupoj eniris la landon. Continuer la lecture de Ŝirmantoj en Budapeŝto
Memori pri Auschwitz
Ĵus aperis en du-lingva versio kolekto de ok poemoj de Jean-Claude Pecker, astrofizikisto, eksprofesoro ĉe Collège de France. La tekstoj estis verkitaj memore al liaj gepatroj, deportitaj kaj mortintaj en Auschwitz. Elfrancigis Jean-Claude Roy.
Jakub Szapiro: unu el la 10 plej gravaj Bialistokanoj de la jarcento
Mesaĝo de UEA okaze de Tago de Holokaŭsta Memoro 2019
Holocaust Remembrance Day 2019
Continuer la lecture de Mesaĝo de UEA okaze de Tago de Holokaŭsta Memoro 2019
Medalionoj
La esplorprojekto Militrakonto baziĝas sur originalaj fontoj en Esperanto. Foje tamen ni inkludas ankaŭ tradukojn, ĉar ankaŭ ili rilatas al pluraj esplordemandoj. Continuer la lecture de Medalionoj
La taglibroj de infano
La taglibro de Petr Ginz (1928-1944) memorigas tiun de Anne Frank, sed la priskribitaj eventoj okazas ĉi-foje en Prago. La aŭtoro estas eta talentulo, kiu suferis similan finon al tiu de la juna nederlandanino. Continuer la lecture de La taglibroj de infano
Morte danĝera maskerado
Estis en marto 1944. La germanoj okupaciis Hungarion. Theodor Schwartz aŭ, kiel li nomis sin ekde 1936, Tivadar Soros (1893–1968), juda advokato en Budapeŝto, klopodas klarigi al sia bopatrino la minacantan danĝeron. Ŝi ne volas kredi: “Oni ne povas murdi senkulpajn homojn… Tio estas eĉ en la Biblio.”