Archives par mot-clé : Gestapo

Homoj kaj riveroj

Johan Hammond Rosbach (1921-2004)

En Homoj kaj riveroj, KOKO, Kopenhago, 1957 : «La rusa kanto», 71-77 ; «Riveroj», 78-96; «Bravulino», 104-117; «Bildo rompiĝis», 118-120.

«La morto de inĝeniero Besko», Nica Literatura Revuo, 5, 6, 1960, 215-216.

Johan Hammond Rosbach estas norvega lingvo-instruisto, fekunda esperanto verkisto. Li lernis esperanton en la jaro 1938 kaj dum la germana okupacio komenciĝinta en aprilo 1940 li laboris du jarojn en minejo kaj pro nekonata kaŭzo spertis enkarcerigon en koncentrejo. Post la milito, li fariĝis instruisto ĉe la gimnazio de Sarpsborg en suda Norvegio, longe engaĝis sin por instruo de esperanto kaj aktivis en la movado. Li verkis kaj publikigis pli ol cent rakontojn en esperanto. En sia maljuneco li ankaŭ aperigis kelkajn verkojn en la norvega, specife etimologiajn. Spronas lian inspiron  ofte personaj travivaĵoj. Continuer la lecture de Homoj kaj riveroj

Morte danĝera maskerado

Estis en marto 1944. La germanoj okupaciis Hungarion. Theodor Schwartz aŭ, kiel li nomis sin ekde 1936, Tivadar Soros (1893–1968), juda advokato en Budapeŝto, klopodas klarigi al sia bopatrino la minacantan danĝeron. Ŝi ne volas kredi: “Oni ne povas murdi senkulpajn homojn… Tio estas eĉ en la Biblio.”

Continuer la lecture de Morte danĝera maskerado