Archives par mot-clé : Beletro

De arda kredanto al disidento

Inter rusoj kaj germanoj, kiuj iom konas la rilatojn inter tiuj du popoloj, Lev Kopelev (1912–1997) estas tre bone konata. Elstara rusa ĝermanisto, li flue parolis la germanan lingvon kaj atingis renomon kiel peranto inter la rusa kaj germana literaturo. Multan atenton trovis lia amikeco kun la verkisto Heinrich Böll (1917-1985), la literatura Nobel-premiito de 1972. Ankaŭ la polan lingvon li lernis kaj ekuzis jam en sia infanaĝo. Pli malfrue li lernis la anglan, la persan kaj iom la ĉinan. Continuer la lecture de De arda kredanto al disidento