Ressources numériques en sciences humaines et sociales OpenEdition Nos plateformes OpenEdition Books OpenEdition Journals Hypothèses Calenda Bibliothèques OpenEdition Freemium Suivez-nous

Konvinkiga kartografio

La kolekto « Persuasive maps » (konvinkiga kartografio), konservata ĉe Cornell Universitata Biblioteko (Usono) entenas centojn da mapoj kiuj reprezentas la mondon ne kiel ĝi estas sed kiel ĝi devus esti laŭ la aŭtoro : https://persuasivemaps.library.cornell.edu/ .

Almenaŭ tri mapoj estas specife interesaj por la historio de Esperanto :

Indonezio survoje al sendependeco

La periodo inter la sendependec-deklaro, proklamita de Soekarno (1901-1970) kaj Mohammad Hatta (1902-1980) la 17-an de aŭgusto 1945 (du tagojn post la kapitulaco de Japanio) kaj la fina akcepto fare de Nederlando de tiu sendependeco, la 27-an de decembro 1949, estas nomata la Bersiap-periodo (pretiĝo-periodo). Tiam regis perforto kaj milito, de la nederlandanoj tiel nomata «polica agado». Continuer la lecture de Indonezio survoje al sendependeco

Holokaŭsta Memortago 2020

Humphrey Tonkin, reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, sendas mesaĝon okaze de la Holokaŭsta Memortago 2020. Li funebras pri la ĵus forpasinta Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de L.L. Zamenhof. Nome de UEA, li esprimas la deziron ke “En tiu ĉi Tago, ni memoru la pasintecon kun instruo por la estonteco, ke neniam plu homoj estu persekutataj pro sia religia, genta aŭ kultura aparteno, kaj la homaro atente respektu la homajn rajtojn je libereco, interalie de kredo kaj lingvo.”

Elŝutu la tekston de la deklaro.

Eduki por emancipiĝo

La Dua Respubliko en Hispanio (1931-1939) estis floranta periodo por progresemaj ideoj, kiu draste finiĝis kun la alveno de la diktaturo. Tiurilate, en la pedagogia kampo abundis la lernejoj sekvantaj la Freinet-metodon kreitan de la francoj Célestin Freinet (1896-1966) kaj de lia edzino Élise Lagier-Bruno (1898-1983), kaj bazitan sur la ideo, ke infano estas aŭtoro de sia propra lernado. Continuer la lecture de Eduki por emancipiĝo

Militrakonto prelegas en Parizo

Merkredon la 5-an de februaro 2020, Xavier Alcalde prelegos pri “Esperanto kaj migrado” kadre de la seminario pri “Lingvoj kaj migrado”, Collège de France, 11 place Marcelin Berthelot, 14:00-16:00.
Vendredon la 7-an de februaro, Sébastien Moret prelegos pri “la internacieco de helplingvoj” kaj Pascal Dubourg Glatigny prezentos la esplorprojekton Militrakonto kadre de la seminario pri kulturaj transigoj, Ecole normale supérieure, 46 rue d’Ulm, salle de conférences, 9:30-12:30.
La seminarioj (en la franca kaj angla lingvoj) estas malfermaj al interesataj esplorantoj.

Ekzile en Meksiko

Kiam okazis la faŝista puĉo en Hispanio (1936), malmultaj landoj subtenis praktike la laŭleĝe voĉdonitan  respublikan registaron. Inter tiaj esceptoj elstaris la Meksika Respubliko de Lázaro Cárdenas del Río (1895-1970), kiu en 1939-1942 akceptis pli ol 20.000 hispanajn rifuĝintojn. Continuer la lecture de Ekzile en Meksiko

Libera Liberto

En la anarkiisma etoso de Hispanio antaŭ unu jarcento kutimis nomoj kiel Acracia, Germinal, Floreal, Graco, Helios kaj Liberto. Kredeble pro la rolo de la Eklezio kiel praviganto de la socia maljusteco, la gepatroj ne volis uzi kristanajn nomojn. Kaj verŝajne ili opiniis, ke tiu nomo de ili elektita iel influos en la vivo de la filo. Continuer la lecture de Libera Liberto