Danke al la kunlaboro inter Roland Rotsaert, James Rezende Piton kaj la teamo de Bitarkivo.org, la altkvalita monata revuo La Pirato (1933-1935) estas nun komplete ciferigita je ĉies dispono.
El historia vidpunkto ĝi inkluzivas interesajn (satirajn) tekstojn, kiel tiun ĉi kanton de la Ligo de Nacioj, aperintan en la kajero de Oktobro 1935.
Tiu rezulto estis atingita dank’al kunmetado de pluraj nekompletaj kolektoj (persona kolekto Rezende Piton kaj Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk). Metaserĉilo por la esperanto-gazetaro fariĝas ĉiutage pli necesa! Ĝi ebligus fine konsulti kompletajn kolektojn hodiaŭ fizike disigitaj en la mondo.
Februare de 1937, Berl Kurtz (1907-1942), rumano loĝanta en Parizo, decidis veturi Hispanien por aliĝi al la internaciaj brigadoj, kiuj tie luktis flanke de la hispanaj respublikanoj kontraŭ la internacia faŝismo. Continuer la lecture de IPE kaj la persona vivo de la brigadistoj→
Kiam oni priparolas la esperantistecon de la plej konata gvidanto de POUM, Andreu Nin (1892-1937), oni ĉiam komencas de la sama deirpunkto: la klubo Frateco. Ĝin li kunfondis en 1909 en El Vendrell, lia kataluna naskiĝurbeto. Continuer la lecture de La amiko de Andreu Nin→
Ekde kiam ŝi naskiĝis la 4-an de majo 1910, Varvara (Barbara) Cvetkova pasigis preskaŭ sian tutan vivon en Peterburgo (kiu dum preskaŭ sep jardekoj nomiĝis Leningrado). Tiun vivon skuis unue la Oktobra Revolucio (1917). Continuer la lecture de Bonvolo kaj bonvenigemo en Leningrado→
La teatra dramo Ni vivos! pri la lastaj tagoj de Lidja Zamehof, filino de la kreinto de Esperanto kaj kiu pereis en Treblinka en 1942, ĵus aperis en la korea lingvo, tradukita de Lee Jungkee. La aŭtoro de la libro estas la bulgara esperantlingva verkisto Julian Modest, pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov. Ĝi publikiĝis unuafoje en 1983 en Budapeŝto.
El verkoj de E. Lanti, 3-voluma kolekto de tekstoj de la SAT-fondinto, estas jam legebla en Vikifontaro, kie iom post iom aldoniĝas klasikaj tekstoj de la Esperanto-literaturo. Respondecis pri ties ciferigo Przemysław Wierzbowski.
La lasta numero de la revuo Humanitat Nova (2020, n.6, p. 55-64) inkluzivas artikolon pri la kataluna esperantisto Jaume Grau Casas kaj liaj travivaĵoj en la francaj koncentrejoj post la hispana milito. La aŭtoro estas Javier Alcalde, ano de la eldona teamo de Militrakonto.
La biblioteko de la Katolika Universitato de Lublino (KUL) ricevis specialan financadon de la Pola Ministero por Scienco kaj Supera edukado por la ciferecigo de sia kolekto de esperanto-dokumentoj. La kolekto estas unu el la plej ampleksaj en Pollando kaj entenas 5000 librojn kaj 736 titolojn de revuoj el la tuta mondo. La kolekto estas traserĉebla kaj alirebla che tiu retpaĝo:
Virinisto, anarkiisto, esperantisto. Maria Paulina (Marja) Orsetti (1880–1957) estas plia eksterordinara sed forgesita figuro de la esperantistaro. Motoro de la pola kooperativista movado antaŭmilite ŝi daŭrigis dum la nazia okupacio sian agadon kadre de la reto Społem, porlaboristaj vendejoj posedataj kaj mastrumataj de laboristoj mem, kies respondeculo por virinaj aferoj ŝi iĝis en 1941. Continuer la lecture de Kodnomo Edward Godwin→
Ĵus aperis en esperanto la traduko de la fascina romano de la rusa verkisto Vladimir Bogomolov (1924-2003). Momento de vero (pli ofte konata laŭ la titolo Aŭguste 1944) aperis en 1974 post komplika intertraktado kun la cenzuro. De tiam la verko aperis en dekoj da lingvoj kaj fariĝis klasikaĵo de la spionaj dummilitaj romanoj. Interalie la romano popularigis la dumanan pafmetodon nomitan « Pendulum Tamancev », supozeble inventita de СМЕРШ, kontraŭspiona servo de soveta armeo. La romano miksas historiajn dokumentojn, kolektitaj de Bogomolov dum militservo kaj atentokaptan aventuron en Belaruso, tuj post la liberigo de la teritorio.
La romano estis tradukita de Jurij Finkel kaj eldonita de MAS.
Ke inter la judaj viktimoj de naziismo estis ankaŭ familianoj de Zamenhof kaj aliaj adeptoj de Esperanto, estas konate. Sed aliaj malpli famaj homoj estas preskaŭ forgesitaj: pri Julius Glück (1877-1942) ni memoru ĉi-loke. Continuer la lecture de Entuziasmo en Krakovo, morto en Auschwitz→
Anna Rosselló (1923-2020) kaj Elena Graells, konata kiel Marisol, (1932-2020) forpasis lastatempe en Katalunio. Anna-n ni pritraktis en Virinoj en milito. Marisol ne aperis ĝis nun en Militrakonto, sed devintus esti menciita kiel kunulino de Germinal Gracia, kun kiu ŝi havis du filinojn en Venezuelo.
Makisanoj estis franciaj partizanoj kiuj kaŝiĝis en la densa kaj ofte malfacile trairebla vegetaĵaro de la mezmara marbordo aŭ de la antaŭmontaroj de la lando. Same kiel la urba rezista movado, ili dividiĝis inter diversaj politikaj tendencoj. Continuer la lecture de Partizano, makisano→
En oficejon de militpolico en la urbo Okayama en okcidenta parto de Japanujo, la 1an tagon de la oka monato 1943 envenis 33-jaraĝa viro kaj diris, ke li ricevis vokon iri al inspekto de rezervsoldatoj, sed li ne iros, ĉar li rifuzas militservi. Continuer la lecture de Ano de Kristanujo kaj Esperantujo militrifuzas→
Ĉiun 18-an de julio oni memoras en Hispanio pri la militista puĉo de 1936. Ĝi tamen fiaskis en la plejparto de la territorioj, kie multaj homoj restis fidelaj al la laŭleĝa respubliko. Continuer la lecture de Viktimo de revolucio→