Ressources numériques en sciences humaines et sociales OpenEdition Nos plateformes OpenEdition Books OpenEdition Journals Hypothèses Calenda Bibliothèques OpenEdition Freemium Suivez-nous

Lingvaj Praktikoj en Transnaciaj Kuntekstoj

La anoncita seminario okazos de la 6a ĝis la 8a de septembro 2021 en Berlino.
Ĝi estas la unua el serio de kunvenoj, kiuj pritraktos malsamajn aspektojn de emancipigaj transnaciaj praktikoj ekde la fino de la 19a jarcento en komparo kun la Esperanta paradigmo.
Ĉi tiuj eventoj estas la rezulto de kunlaboro inter la Centro Marc Bloch, EHESS, la Universitato de Bonn kaj la Universitato de St. Andrews.
Danke al la financa subteno de la francgermana universitato, ni financos la partoprenon de master kaj doktoraj studentoj kaj de  junaj esploristoj el kiu ajn universitato.
Pliajn informojn vi trovos ĉe la dediĉita retejo: https://esperparadigma1.sciencescall.org/

Heredaĵo el pol-juda kulturo

La Muzeo pri Historio de Polaj Judoj (Polin) en Varsovio malfermis novan galerion pri la vivo kaj atingoj de 26 elstaraj figuroj. Unu el ili estas Ludwik Zamenhof, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto.
 
Alia estas la verkisto Julian Tuwin, kiu ankaŭ estis esperantisto. Tuwim fuĝis el la nazioj en oktobro 1939 kaj pasigis la militajn jarojn en Rumanio, Parizo, Portugalio kaj Brazilo.
 

Esperantistoj en la Varsovia Geto

En la historio de pereigado de judoj ofte elstare menciiĝas la Geto, kiun kreis la germanaj nazioj ekde la somero de 1940 meze de la pola ĉefurbo Varsovio. La bazaj faktoj pri tio, kiel la nazioj unue per mizerigo kaj malsatmortigo, poste per sistema murdado ekstermis la plej multajn judojn en Pollando, iĝis intertempe konataj dank‘ al multaj libroj kaj sciencaj studoj, aperintaj en pluraj lingvoj. Continuer la lecture de Esperantistoj en la Varsovia Geto

Forpasis Eduardo Vivancos

La 30-an de decembro 2020 forpasis Eduardo Vivancos en Toronto, urbo en kiu li loĝis ekde 1954. Li aĝis 100 jaroj. Plurfoje li aperis en Militrakonto. Ekzemple en teksto pri Senŝtatano, kie oni rakontis lian agadon kiel ĉefredaktoron de tiu esperantlingva organo de Junul-Anarkista Internacio. Ankaŭ en 2019, okaze de SAT-kongreso en lia naskiĝurbo, ni prezentis aron da programeroj pri la hispana milito (1936-39), en kiuj oni homaĝis lin diversmaniere. Ripozu pace.

Bildo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Eduardo_Vivancos

Sennacieca Revuo flegas historiajn temojn

Ĵus aperis la volumo Sennacieca Revuo 2020, kiu inkluzivas aron da prihistoriaj artikoloj. Interalie: “Tragedio de anarkia bolŝevisto” memore al la centjariĝo de la Ĉina Komunista Partio en 2021, de LI Danyang kaj LIU Jian, elĉinigita de Chielismo Wang Tianyi; “50-a datreveno de la Hispana Revolucio”, prelego farita de Eduardo Vivancos dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en julio 1986; “Albanio : la sola eŭropa lando sen antisemitismo”, de Tomasz Kamusella. tradukita de Bardhyl Adem Selimi; “Atestanto de la armea urbo Hiroŝimo”, de HORI Jasuo; “Historia studo pri la japana politiko pri lingvoj”, de MIYAZAWA Naoto; “Persona bilanco pri Germana Demokrata Respubliko”, de Detlev Blanke; “La laborista komponanto de la esperantismo”, de Georgo Lagranĝ’; kaj “Sennacieca Asocio Tutmonda : daŭripova renkontiĝejo por malsamideaj aktivuloj el la laborista Esperanto-movado”, de Vinko Markovo.

Militrakonto ankaŭ en naciaj revuoj

Lastatempe aperis pluraj tekstoj de Militrakonto en paperaj revuoj. La bulteno de Itala Esperanto-Federacio (L’Esperanto) publikigis la artikolon De Dachau ĝis Placo Fontano pri Mario Candotto (vidu la foton).
Dume, la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio aperigis Ekzile en Meksiko pri la hispanaj rifuĝintoj de la tiea milito. Pasintjare aperis en La Revuo Orienta, la organo de Japana Esperanto-Instituto Sur la ruinoj de Japanio: MIYAMOTO Masao. Se vi emas republikigi iun de niaj tekstoj ne hezitu kontakti nin.