Antaŭ Fernando de Diego, Konstantin Gusev kaj Miguel Fernández, alia esperantisto tradukis Federico García Lorca en la internacian lingvon. Temas pri Álvaro de Orriols [katalune Àlvar d’Orriols] (Barcelono, 1894 – Bajono, 1976). Continuer la lecture de Poeto de la respubliko→
La anoncita seminario okazos de la 6a ĝis la 8a de septembro 2021 en Berlino.
Ĝi estas la unua el serio de kunvenoj, kiuj pritraktos malsamajn aspektojn de emancipigaj transnaciaj praktikoj ekde la fino de la 19a jarcento en komparo kun la Esperanta paradigmo.
Ĉi tiuj eventoj estas la rezulto de kunlaboro inter la Centro Marc Bloch, EHESS, la Universitato de Bonn kaj la Universitato de St. Andrews.
Danke al la financa subteno de la francgermana universitato, ni financos la partoprenon de master kaj doktoraj studentoj kaj de junaj esploristoj el kiu ajn universitato.
Oni povus diri ke Julio Mangada (1877-1946) elektis la tagon de sia morto. La 14a de aprilo 1946 estis la 15a datreveno de la komenco de la Dua Hispana Respubliko, kaj do tiu tago estas tradicie la festo de la hispania respublikanismo. Continuer la lecture de Radikala zamenhofa militisto→
La retejo por komencantoj UEA-facila aperigis artikolon pri la Universala Ligo, fondita en Nederlando en 1942. Tuj postmilite la organizaĵo fondis mondfederacian civitanan bank- kaj pagosistemon kies celo estis funkciigi sendependan stabilan spezounuojn por tutmonda uzo. En la 1950-aj jaroj Universala Ligo havis ĝis 15.000 membrojn kaj dum jardekoj emisiis serion da moneroj.
La Muzeo pri Historio de Polaj Judoj (Polin) en Varsovio malfermis novan galerion pri la vivo kaj atingoj de 26 elstaraj figuroj. Unu el ili estas Ludwik Zamenhof, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto.
Alia estas la verkisto Julian Tuwin, kiu ankaŭ estis esperantisto. Tuwim fuĝis el la nazioj en oktobro 1939 kaj pasigis la militajn jarojn en Rumanio, Parizo, Portugalio kaj Brazilo.
Inter la artikoloj baldaŭ aperontaj en Monato, aperas Vivatesto de Garbhan MacAoidh, tradukisto kaj verkisto en la skotgaela lingvo. Naskita el skotaj gepatroj en Bolivio en 1929, li travivis la hispanan militon en Hispanio kaj Portugalio, kaj la duan mondmiliton en Glasgovo. Li poste loĝos en Kanado, Germanio, Skotlando, Argentino, Irlando…
Ĉe la bloga retejo de la itala enciklopedio Treccani, fondita en 1925, aperas intervjuo al Javier Alcalde, kunredaktanto de Militrakonto. Li prezentas la lastajn evoluojn de la studoj pri la historio de esperanto, kiuj aktuale transiras de tradicia interlingvistiko al sociaj sciencoj.
Ĉu iu specifa mondvido disponigas homojn al esperantistiĝo? La bretona instruistino Gaby Tréanton (1920-2019) lernis esperanton tuj post la dua mondmilito en 1946-1947, leginte anoncon en la sindikata revuo L’école libératrice (Liberiga lernejo). Continuer la lecture de Travivi la militon en Bretonio→
Eugène Adam (Lanti) kaj la disreviĝo de maldekstruloj
La literaturo pri George Orwell (1903-1950), la aŭtoro de la rakonto La besto-farmo kaj de la romano Mil naŭcent okdek kvar, estas abunda. Unue dank’ al la biografio de Bernard Crick (1970) ni scias ankaŭ, ke li rilatis kun maldekstraj esperantistoj. Continuer la lecture de Ĉu mentoro de Orwell?→
Aperis sub redaktado de Hugo Rau kaj Roland Rotsaert dokumenta esploro pri la Esperanto-kursoj en Flandrio en la intermilita periodo. Troveblas tie multaj informoj pri la aktivado de esperantistoj en la tuj antaŭmilitaj monatoj : pri radio kursoj en 1939 ĉe INR (Franstalige openbare radio), pri la evoluo de la membraro en la neŭtrala kaj laborista movadoj, pri kursoj por soldatoj en 1940…
La 4-an de junio 1901 en Lodzo, Łódź en la nuna Pollando, naskiĝis homo, kies nomon la esperantistoj antaŭ la Dua Mondmilito bone konis, sed kiu poste estis preskaŭ forgesita. Temas pri Izrael Lejzerowicz. Continuer la lecture de Radikala esperantisto→
En la historio de pereigado de judoj ofte elstare menciiĝas la Geto, kiun kreis la germanaj nazioj ekde la somero de 1940 meze de la pola ĉefurbo Varsovio. La bazaj faktoj pri tio, kiel la nazioj unue per mizerigo kaj malsatmortigo, poste per sistema murdado ekstermis la plej multajn judojn en Pollando, iĝis intertempe konataj dank‘ al multaj libroj kaj sciencaj studoj, aperintaj en pluraj lingvoj. Continuer la lecture de Esperantistoj en la Varsovia Geto→
La 30-an de decembro 2020 forpasis Eduardo Vivancos en Toronto, urbo en kiu li loĝis ekde 1954. Li aĝis 100 jaroj. Plurfoje li aperis en Militrakonto. Ekzemple en teksto pri Senŝtatano, kie oni rakontis lian agadon kiel ĉefredaktoron de tiu esperantlingva organo de Junul-Anarkista Internacio. Ankaŭ en 2019, okaze de SAT-kongreso en lia naskiĝurbo, ni prezentis aron da programeroj pri la hispana milito (1936-39), en kiuj oni homaĝis lin diversmaniere. Ripozu pace.
Post Instagram kaj Telegram Militrakonto diskonigas siajn plej freŝajn novaĵojn kaj kontribuojn per Twitter. Abonu nian kanalon kaj sekvu nian disvolvon ĉe https://twitter.com/militrakonto.
Ĵus aperis la volumo Sennacieca Revuo 2020, kiu inkluzivas aron da prihistoriaj artikoloj. Interalie: “Tragedio de anarkia bolŝevisto” memore al la centjariĝo de la Ĉina Komunista Partio en 2021, de LI Danyang kaj LIU Jian, elĉinigita de Chielismo Wang Tianyi; “50-a datreveno de la Hispana Revolucio”, prelego farita de Eduardo Vivancos dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en julio 1986; “Albanio : la sola eŭropa lando sen antisemitismo”, de Tomasz Kamusella. tradukita de Bardhyl Adem Selimi; “Atestanto de la armea urbo Hiroŝimo”, de HORI Jasuo; “Historia studo pri la japana politiko pri lingvoj”, de MIYAZAWA Naoto; “Persona bilanco pri Germana Demokrata Respubliko”, de Detlev Blanke; “La laborista komponanto de la esperantismo”, de Georgo Lagranĝ’; kaj “Sennacieca Asocio Tutmonda : daŭripova renkontiĝejo por malsamideaj aktivuloj el la laborista Esperanto-movado”, de Vinko Markovo.