Esplorkomunumo

Eldona teamo

Javier ALCALDE

Instruas internaciajn rilatojn ĉe Universitat Autònoma de Barcelona. Interalie, li esploris pri malarmado, sociaj movadoj, pacismo kaj la historio de la Esperanto-movado. Kadre de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino li gvidis kursojn pri lingva justeco kaj pri solidareca agado kun rifuĝintoj. Laste aperis Antaŭ jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito, kunredaktita de José Salguero (Parizo, SAT-EFK, 2018).

Pascal DUBOURG GLATIGNY

Estas esploristo ĉe Franca Nacia Esplorcentro (CNRS, UMR 8560). Arthistoriisto li delonge prilaboras la limojn inter scienco, tekniko kaj arto kun speciala atento al plur- kaj transkulturaj kuntekstoj. Li interesiĝas pri la paraleleco de intelektaj kaj kulturaj identecoj. Laste aperis Art beyond borders : artistic exchanges in communist Europe (1945-1989), kunredaktita de Jérôme Bazin kaj Piotr Piotrowski (Budapeŝto, Central European University Press, 2016).

Catherine GOUSSEFF

Historiistino ĉe Franca nacia Esplorcentro (CNRS) eksdirektorino de Centre Marc Bloch en Berlino, aktuale gastesploranto ĉe Pola Akademio de Sciencoj en Varsovio. Fakulino pri historio de migradoj kaj popoltranslokigoj en Sovetio kaj Orienta Eŭropo, specife en la stalinista periodo. Ŝi ankaŭ interesiĝas pri homa memoro lige al la landlima evoluo dum kaj postmondmilita. De ŝi laste aperis Русская эмиграция во Франции: социальная история (1920—1939 годы) – Moskvo, 2014 kaj Echanger les peuples : le déplacement des minorités aux confins polono-soviétiques (1944-1947), Parizo, 2015.

Ulrich LINS

Esploranto pri naciismo kaj internaciismo. Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la Universitatoj de Kolonjo, Bonn kaj Tokio. Li publikigis : Dangerous Language, 2 vol. , trad. Humphrey Tonkin (London, Palgrave Macmillan, 2016–17); Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, 6a eldono (Rotterdam, UEA, 2007), redakto; Doitsu no tōgō [La unuigita Germanio] (Tokyo, Waseda University Press, 1999), kunredakto ; Die Ōmoto-Bewegung und der radikale Nationalismus in Japan (München, R. Oldenbourg, 1976). Pli ol cent artikoloj, ĉefe pri historiaj temoj, aperis en Esperanto, la germana, angla kaj japana.

Kontribuantoj

Hans Bernd ASHAUER-JERZIMBECK (Düsseldorf), lingvoterapiisto, esploras pri la historio de la Esperanto-movado en Germanio.
Ester BOQUERA (Barcelono), doktoro pri komunikado, Universitat Ramon Llull.
Heidi GOES (Gent), esploras la historion de la Esperanto-movado en Afriko kaj Indonezio ĉe la Universiteit Gent.
Javier GUERRERO (Barcelono), tradukisto kaj esploristo pri la historio de la Esperanto-movado. Li tradukis en la hispanan La liberiĝo de la juĝisto, de Ferenc Szilágyi.
Hidenori KADOJA (Tsuyama), asocia profesoro ĉe National Institute of Technology.
Goro Christoph KIMURA  (Tokio), profesoro ĉe Universitato Sophia.
Kalle KNIIVILÄ (Malmö), ĵurnalisto ĉe Sydsvenska Dagbladet.
Carlo MINNAJA (Romo), eksprofesoro en la Universitato de Padova, membro de Akademio de Esperanto.

Sébastien MORET (Lausanne), asocia profesoro en la Universitato de Lausanne.
Roberto PIGRO (Ateno), esploras interlingvistikajn temojn ĉe la Kapodistria Universitato .
Roland ROTSAERT (Brugge), respondeculo de la biblioteko Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet.
Antonio de SALVO (Romo), juĝisto de la itala korto de kontoj, ekskunlaboranto de la esperanto-fako de RAI Internacia (1971-2007)

Bernhard TUIDER (Vieno), Aŭstra Nacia Biblioteko.
Fritz WOLLENBERG (Berlino) esploras la historion de Esperanto en Germanio. Membro de la Gesellschaft für Interlinguistik.

Rechercher dans OpenEdition Search

Vous allez être redirigé vers OpenEdition Search