La Biblioteko Ramon Molera Pedrals en urbo Moià (Katalunio) estas privata biblioteko kiu konservas pli ol 4.000 volumojn kaj 2.240 titolojn de periodaĵoj. La biblioteko aktivas en la t. n. « rondo Takács » kiu produktas bibliografion de esperanto-periodaĵoj. Continuer la lecture de Periodaĵoj de la hispana enlanda milito
Archives de catégorie : Novaĵoj
Esperanto-Muzeo Vieno 90 jaraĝa!
Konferenco okazos la 24-an kaj 25-an de Novembro 2019 honore al la datreveno de la malfermo de la Esperanto-fako de la Nacia Aŭstra Biblioteko. Partoprenos pluraj membroj de Militrakonto.
Claudio Magris en Esperanto
Estis publikigite esperantlingve romano de la itala verkisto Claudio Magris, kiu premiiĝis kiel plej bona libro de la jaro 2016 de la ĵurnalo Il Corriere della Sera. Continuer la lecture de Claudio Magris en Esperanto
Koncentrejoj en Hispanio
Aperis artikolo en Kontakto pri la lasta libro de la hispana ĵurnalisto Carlos Hernández de Miguel, kiu pritraktas la koncentrejojn de la diktatoro Franco: Los campos de concentración de Franco. Continuer la lecture de Koncentrejoj en Hispanio
Nova blogo por interesiĝantoj de Esperanta Historio
Beletra Almanako aperigas kontribuon de Militrakonto
La Revuo Orienta pri Militrakonto
En sia somera eldono (2019, 07, p. 8-9), la periodaĵo aperanta en Tokio de 1920 represas la kontribuon de Ulrich Lins pri Miyamoto Masao kaj prezentas la esplorprojekton Militrakonto
Germana Fondumo subtenas Militrakonto-n
Pri la hispana milito en Barcelono (08/2019)
La SAT-kongreso okazonta en Barcelono de la 4-an ĝis la 11-an de Aŭgusto 2019 dediĉas ampleksan programon rilate la hispanan respublikon (1931-1939) kaj la enlandan militon. Prelegoj, libro-prezentoj, ekskursoj, filmoj, koncertoj kaj peĉakuĉoj pritraktos mulnombrajn aspektojn de tiu historio. Continuer la lecture de Pri la hispana milito en Barcelono (08/2019)
Global Cultural History Conference, Tallinn.
Continuer la lecture de Global Cultural History Conference, Tallinn.
Elŝutu la kompletan kolekton de Popola Fronto !
Okaze de la SAT-kongreso en Barcelono en aŭgusto 2019, Biblioteko RMP enretigas kelkajn periodaĵojn pri la Hispana milito. La kompleta kolekto de Popola Fronto estas nun elŝutebla : https://t.co/2nmm3RDyTF.
Doktoriga stipendio
La universitato de St. Andrews (Skotlando) ofertas doktoran stipendion por historia-sociologia esploro de la plej juna generacio de esperantistoj : evoluo de idealoj kaj celoj inter diversaj generacioj de esperanto-parolantoj, nuna konscio pri la historio kaj heredaĵo de la movado, potenciala disvastiĝo de la lingvo en la nuna kunteksto…
Memori pri Auschwitz
Ĵus aperis en du-lingva versio kolekto de ok poemoj de Jean-Claude Pecker, astrofizikisto, eksprofesoro ĉe Collège de France. La tekstoj estis verkitaj memore al liaj gepatroj, deportitaj kaj mortintaj en Auschwitz. Elfrancigis Jean-Claude Roy.
Okdekjariĝo de la fino de la hispana milito
Okaze de la okdekjariĝo de la fino de la hispana milito (1939-2019), pluraj ĵurnaloj en Hispanio publikigis raportaĵojn kaj detalajn informojn prie. Continuer la lecture de Okdekjariĝo de la fino de la hispana milito