Archives de catégorie : Novaĵoj
La Pirato komplete ciferigita
Danke al la kunlaboro inter Roland Rotsaert, James Rezende Piton kaj la teamo de Bitarkivo.org, la altkvalita monata revuo La Pirato (1933-1935) estas nun komplete ciferigita je ĉies dispono.
El historia vidpunkto ĝi inkluzivas interesajn (satirajn) tekstojn, kiel tiun ĉi kanton de la Ligo de Nacioj, aperintan en la kajero de Oktobro 1935.
Tiu rezulto estis atingita dank’al kunmetado de pluraj nekompletaj kolektoj (persona kolekto Rezende Piton kaj Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk). Metaserĉilo por la esperanto-gazetaro fariĝas ĉiutage pli necesa! Ĝi ebligus fine konsulti kompletajn kolektojn hodiaŭ fizike disigitaj en la mondo.
Legu la tutan kolekton ĉe: https://bitarkivo.org/gazetoj/pirato_la

La lastaj jaroj de Lidja Zamenhof en la korea
Ciferigita “El verkoj de E. Lanti”
El verkoj de E. Lanti, 3-voluma kolekto de tekstoj de la SAT-fondinto, estas jam legebla en Vikifontaro, kie iom post iom aldoniĝas klasikaj tekstoj de la Esperanto-literaturo. Respondecis pri ties ciferigo Przemysław Wierzbowski.
Aperis hispanlingva artikolo pri Jaume Grau Casas
La lasta numero de la revuo Humanitat Nova (2020, n.6, p. 55-64) inkluzivas artikolon pri la kataluna esperantisto Jaume Grau Casas kaj liaj travivaĵoj en la francaj koncentrejoj post la hispana milito. La aŭtoro estas Javier Alcalde, ano de la eldona teamo de Militrakonto.
KUL cifereca kolekto
La biblioteko de la Katolika Universitato de Lublino (KUL) ricevis specialan financadon de la Pola Ministero por Scienco kaj Supera edukado por la ciferecigo de sia kolekto de esperanto-dokumentoj. La kolekto estas unu el la plej ampleksaj en Pollando kaj entenas 5000 librojn kaj 736 titolojn de revuoj el la tuta mondo. La kolekto estas traserĉebla kaj alirebla che tiu retpaĝo:
https://dlibra.kul.pl/dlibra/collectiondescription?dirids=182
La momento de vero
Ĵus aperis en esperanto la traduko de la fascina romano de la rusa verkisto Vladimir Bogomolov (1924-2003). Momento de vero (pli ofte konata laŭ la titolo Aŭguste 1944) aperis en 1974 post komplika intertraktado kun la cenzuro. De tiam la verko aperis en dekoj da lingvoj kaj fariĝis klasikaĵo de la spionaj dummilitaj romanoj. Interalie la romano popularigis la dumanan pafmetodon nomitan « Pendulum Tamancev », supozeble inventita de СМЕРШ, kontraŭspiona servo de soveta armeo. La romano miksas historiajn dokumentojn, kolektitaj de Bogomolov dum militservo kaj atentokaptan aventuron en Belaruso, tuj post la liberigo de la teritorio.
La romano estis tradukita de Jurij Finkel kaj eldonita de MAS.
Ĝi estas mendebla ĉe la libroservo de UEA :
https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9772
Foto el la filmo Aŭguste 1944 de Mikael Ptaŝuk (2001).
Forpasis du katalunaj veteraninoj
Anna Rosselló (1923-2020) kaj Elena Graells, konata kiel Marisol, (1932-2020) forpasis lastatempe en Katalunio. Anna-n ni pritraktis en Virinoj en milito. Marisol ne aperis ĝis nun en Militrakonto, sed devintus esti menciita kiel kunulino de Germinal Gracia, kun kiu ŝi havis du filinojn en Venezuelo.
Iom pli pri Anna Rosselló kaj ŝia edzo Josep Travesset, ankaŭ esperantisto (katalune): https://www.ccma.cat/tv3/alacarta/identitats/josep-travesset-i-anna-rosello/video/2699830/
Iom pli pri Marisol Graells kaj ŝia familio (hispane): http://www.exiliorepublicano.org/maya_gracia.html
Bildo
Marisol Graells en 2019
Konvinkiga kartografio
La kolekto « Persuasive maps » (konvinkiga kartografio), konservata ĉe Cornell Universitata Biblioteko (Usono) entenas centojn da mapoj kiuj reprezentas la mondon ne kiel ĝi estas sed kiel ĝi devus esti laŭ la aŭtoro : https://persuasivemaps.library.cornell.edu/ .
Almenaŭ tri mapoj estas specife interesaj por la historio de Esperanto :
-
- Nova Eŭropo por daŭra paco (1920) https://digital.library.cornell.edu/catalog/ss:19343441
- Kiu volas ŝanĝi la mondon devas unue lerni Esperanton (1930) https://digital.library.cornell.edu/catalog/ss:19343589
- Montezuma lernejo por knaboj (1933) https://digital.library.cornell.edu/catalog/ss:19343478
Ili parolas pri Militrakonto
Scottish Identity and Esperanto
Holokaŭsta Memortago 2020
Humphrey Tonkin, reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, sendas mesaĝon okaze de la Holokaŭsta Memortago 2020. Li funebras pri la ĵus forpasinta Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de L.L. Zamenhof. Nome de UEA, li esprimas la deziron ke “En tiu ĉi Tago, ni memoru la pasintecon kun instruo por la estonteco, ke neniam plu homoj estu persekutataj pro sia religia, genta aŭ kultura aparteno, kaj la homaro atente respektu la homajn rajtojn je libereco, interalie de kredo kaj lingvo.”
Militrakonto prelegas en Parizo
Merkredon la 5-an de februaro 2020, Xavier Alcalde prelegos pri “Esperanto kaj migrado” kadre de la seminario pri “Lingvoj kaj migrado”, Collège de France, 11 place Marcelin Berthelot, 14:00-16:00.
Vendredon la 7-an de februaro, Sébastien Moret prelegos pri “la internacieco de helplingvoj” kaj Pascal Dubourg Glatigny prezentos la esplorprojekton Militrakonto kadre de la seminario pri kulturaj transigoj, Ecole normale supérieure, 46 rue d’Ulm, salle de conférences, 9:30-12:30.
La seminarioj (en la franca kaj angla lingvoj) estas malfermaj al interesataj esplorantoj.