La membiografio de Aleksander Metodiev Nakov (1919-2018) utilas por lerni pri la esperanta movado en Bulgario, sed ankaŭ pri ĝiaj rilatoj kun anarkiismo. Continuer la lecture de Anarkiismo en Bulgario
Archives de catégorie : Geografio
Kripleco kaj politiko
Tiu membiografio de bulgara esperantisto gravas eĉ nur pro pure homecaj kialoj, ĉar la aŭtoro estis severe kripligita kaŭze de frua poliomjelito. Continuer la lecture de Kripleco kaj politiko
Italio – Latvio: infano inter du landoj
Filo de itala kaj latva esperantistoj, Carlo Nicolodi (1940-2011) rememoras en tiu ĉi libro sian infanaĝon dum la Dua Mondmilito en Latvio, unue okupita de la nazioj kaj poste soveta teritorio. Continuer la lecture de Italio – Latvio: infano inter du landoj
Tiberio
Naskiĝinte en Vilno sed loĝinte kiel infano en Varsovio, la polo Kohen-Cedek (1904-1991) elmigris al Palestino en la jaro 1925. Continuer la lecture de Tiberio
Infanoj malgraŭ Hitlero
La persona historio de Ursula Grattapaglia fascinas. Kun sia edzo Giuseppe ŝi estas konata pro sinofere mastrumi dum pli ol 40 jaroj la lernejan bienon “Bona Espero” en Brazilo. Continuer la lecture de Infanoj malgraŭ Hitlero
Senŝtatano
Post la fino de la dua mondmilito, loĝis en Francio centoj da miloj de hispanaj ekzilitoj. Ili ĉefe pasigis la jarojn de la milito en koncentrejoj, laborkompanioj kaj ankaŭ kiel soldatoj de la franca armeo. Continuer la lecture de Senŝtatano
Malgranda Revuo
Ekde la unuaj militaj tagoj invadoj de la germana armeo orienten kaj okcidenten krizigas la literaturan eldonadon. Malgraŭ tio, aŭ eble ĝuste pro tio, naskiĝas nova periodaĵo en Norda Eŭropo, Malgranda Revuo, kvaronjara, fondita kaj redaktata de Stellan Engholm. Continuer la lecture de Malgranda Revuo
Rakontu samideano !
Rakontu samideano, Dansk Esperanto-Forlag, Åbyhøj, 1966.
La verko estas senpretenda kolekto de movadaj anekdotoj kompilitaj de Lorenz Friis (1904-1985). La plejmulto de la kontribuintoj, grandparte simplaj movadanoj sen verkistaj aspiroj, restas anonimaj aŭ malfacile identigeblaj. Nomoj de la aŭtoroj sekvas la indikojn de la enhavtabelo.
Homoj kaj riveroj
Johan Hammond Rosbach (1921-2004)
En Homoj kaj riveroj, KOKO, Kopenhago, 1957 : «La rusa kanto», 71-77 ; «Riveroj», 78-96; «Bravulino», 104-117; «Bildo rompiĝis», 118-120.
«La morto de inĝeniero Besko», Nica Literatura Revuo, 5, 6, 1960, 215-216.
Johan Hammond Rosbach estas norvega lingvo-instruisto, fekunda esperanto verkisto. Li lernis esperanton en la jaro 1938 kaj dum la germana okupacio komenciĝinta en aprilo 1940 li laboris du jarojn en minejo kaj pro nekonata kaŭzo spertis enkarcerigon en koncentrejo. Post la milito, li fariĝis instruisto ĉe la gimnazio de Sarpsborg en suda Norvegio, longe engaĝis sin por instruo de esperanto kaj aktivis en la movado. Li verkis kaj publikigis pli ol cent rakontojn en esperanto. En sia maljuneco li ankaŭ aperigis kelkajn verkojn en la norvega, specife etimologiajn. Spronas lian inspiron ofte personaj travivaĵoj. Continuer la lecture de Homoj kaj riveroj
Por la liberigo de Ĉinio
La japanan esperantistinon HASEGAWA Teru (Verda Majo), 長谷川 テル (1912-1947), kiu mortis en Ĉinio dum la interna milito en la aĝo de nur 35 jaroj, la naciistaj regantoj de Japanio konsideris perfidulo. Ŝi ekloĝis en Ĉinio kune kun sia ĉina edzo Liu Ren. Continuer la lecture de Por la liberigo de Ĉinio
La granda kaldrono
John Francis (1924-2012)
Londonanidoj
Infanoj elurbigitaj
Inter la 1-a kaj la 3-a de septembro 1939, pli ol 800 000 lernejanoj de britaj grandurboj estis senditaj al kamparaj lokoj. La plano preparita de la registaro dum la somero estis efektivigita ekzakte en la samaj momentoj kiam Germanio ekinvadis Pollandon. Continuer la lecture de Londonanidoj
Kiel akvo de l’ rivero
Raymond Schwartz (1894-1973)
(Tonkin 1977) ; (Tonkin et Fettes 1996 : 122‑145) ; (Soros 2001 : 144‑156)
Bibliografio
Soros T. – Masquerade: dancing around death in Nazi-occupied Hungary, Arcade Pub., New York, 2001
Tonkin H. – Esperanto and international language problems: a research bibliography, Esperantic Studies Foundation, Washington, 1977
Tonkin H. et Fettes M. – Esperanto studies: an overview, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, Netherlands, 1996.
Morte danĝera maskerado
Estis en marto 1944. La germanoj okupaciis Hungarion. Theodor Schwartz aŭ, kiel li nomis sin ekde 1936, Tivadar Soros (1893–1968), juda advokato en Budapeŝto, klopodas klarigi al sia bopatrino la minacantan danĝeron. Ŝi ne volas kredi: “Oni ne povas murdi senkulpajn homojn… Tio estas eĉ en la Biblio.”