Archives de catégorie : Geografio

Parolas Radio Romo

Ni sciigas niajn geaŭskultantojn, ke ekde venonta lundo, la unua de oktobro 2007.a, RAI Internacia ĉesos elsendi siajn radiogazetojn al eksterlando.
Ĉi tiu elsendo, do, estas ankaŭ la lasta, kiu el Radio Roma surondiĝas en lingvo Esperanto.
Tiamaniere finiĝas tradicio, kiu daŭris de pli ol sepdek jaroj: la elsendoj en esperanto de la Itala Radio naskiĝis en 1935.a, haltis pro la milito en 1942.a, kaj rekomenciĝis en 1950.a.
[…]
Fartu bone, kaj ĝis ne-reaŭdo!
Nia elsendo en Esperanto estas finita.

Per ĉi tiuj vortoj, fine de la elsendo de la 29a de septembro 2007, fermiĝis sperto daŭrinta pli ol 70 jarojn. Tiun jaron, RAI Internazionale ĉesigis ĉiujn siajn fremdlingvajn elsendojn. Continuer la lecture de Parolas Radio Romo

Eduki por emancipiĝo

La Dua Respubliko en Hispanio (1931-1939) estis floranta periodo por progresemaj ideoj, kiu draste finiĝis kun la alveno de la diktaturo. Tiurilate, en la pedagogia kampo abundis la lernejoj sekvantaj la Freinet-metodon kreitan de la francoj Célestin Freinet (1896-1966) kaj de lia edzino Élise Lagier-Bruno (1898-1983), kaj bazitan sur la ideo, ke infano estas aŭtoro de sia propra lernado. Continuer la lecture de Eduki por emancipiĝo

Ekzile en Meksiko

Kiam okazis la faŝista puĉo en Hispanio (1936), malmultaj landoj subtenis praktike la laŭleĝe voĉdonitan  respublikan registaron. Inter tiaj esceptoj elstaris la Meksika Respubliko de Lázaro Cárdenas del Río (1895-1970), kiu en 1939-1942 akceptis pli ol 20.000 hispanajn rifuĝintojn. Continuer la lecture de Ekzile en Meksiko

Libera Liberto

En la anarkiisma etoso de Hispanio antaŭ unu jarcento kutimis nomoj kiel Acracia, Germinal, Floreal, Graco, Helios kaj Liberto. Kredeble pro la rolo de la Eklezio kiel praviganto de la socia maljusteco, la gepatroj ne volis uzi kristanajn nomojn. Kaj verŝajne ili opiniis, ke tiu nomo de ili elektita iel influos en la vivo de la filo. Continuer la lecture de Libera Liberto

Ekzile en Afriko

La Stanbrook-odiseado estas unika rakonto pro diversaj kialoj. Temas pri unu el la lastaj grandaj ŝipoj kiuj navigis de Hispanio en marto 1939, portante 3000 respublikanojn en ekzilon. Inter ili, intelektuloj kaj politikistoj, kiuj havis respondecojn en la demokratia reĝimo antaŭ la diktaturon establis Francisco Franco (1892–1975). Continuer la lecture de Ekzile en Afriko