“Samideano, kiel vi fartas?” Tiel salutas telefone Mario Candotto (naskiĝis en Porpetto, Udine, en Italio en 1926). De multaj jaroj li ne plu parolas Esperanton, sed ankoraŭ memoras kelkajn frazojn. Li eksciis pri ĝi en 1942. Continuer la lecture de De Dachau ĝis Placo Fontano
Archives de catégorie : Geografio
IPE kaj la persona vivo de la brigadistoj
Februare de 1937, Berl Kurtz (1907-1942), rumano loĝanta en Parizo, decidis veturi Hispanien por aliĝi al la internaciaj brigadoj, kiuj tie luktis flanke de la hispanaj respublikanoj kontraŭ la internacia faŝismo. Continuer la lecture de IPE kaj la persona vivo de la brigadistoj
La amiko de Andreu Nin
Kiam oni priparolas la esperantistecon de la plej konata gvidanto de POUM, Andreu Nin (1892-1937), oni ĉiam komencas de la sama deirpunkto: la klubo Frateco. Ĝin li kunfondis en 1909 en El Vendrell, lia kataluna naskiĝurbeto. Continuer la lecture de La amiko de Andreu Nin
Bonvolo kaj bonvenigemo en Leningrado
Ekde kiam ŝi naskiĝis la 4-an de majo 1910, Varvara (Barbara) Cvetkova pasigis preskaŭ sian tutan vivon en Peterburgo (kiu dum preskaŭ sep jardekoj nomiĝis Leningrado). Tiun vivon skuis unue la Oktobra Revolucio (1917). Continuer la lecture de Bonvolo kaj bonvenigemo en Leningrado
Kodnomo Edward Godwin
Virinisto, anarkiisto, esperantisto. Maria Paulina (Marja) Orsetti (1880–1957) estas plia eksterordinara sed forgesita figuro de la esperantistaro. Motoro de la pola kooperativista movado antaŭmilite ŝi daŭrigis dum la nazia okupacio sian agadon kadre de la reto Społem, porlaboristaj vendejoj posedataj kaj mastrumataj de laboristoj mem, kies respondeculo por virinaj aferoj ŝi iĝis en 1941. Continuer la lecture de Kodnomo Edward Godwin
Entuziasmo en Krakovo, morto en Auschwitz
Ke inter la judaj viktimoj de naziismo estis ankaŭ familianoj de Zamenhof kaj aliaj adeptoj de Esperanto, estas konate. Sed aliaj malpli famaj homoj estas preskaŭ forgesitaj: pri Julius Glück (1877-1942) ni memoru ĉi-loke. Continuer la lecture de Entuziasmo en Krakovo, morto en Auschwitz
Eŭsko por socialismo
Rilate al la Hispana milito, ni jam parolis interalie pri instruistoj, religiuloj, virinoj, internaciuloj (kaj en Hispanio, kaj sialande), ekzilitoj (en Meksiko, en Francio, en Afriko), ankaŭ pri komunistoj kaj anarkiistoj (ekzemple, Liberto Sarrau, Germinal Gracia, Senŝtatano), eĉ pri la kataluna registaro. Continuer la lecture de Eŭsko por socialismo
Partizano, makisano
Makisanoj estis franciaj partizanoj kiuj kaŝiĝis en la densa kaj ofte malfacile trairebla vegetaĵaro de la mezmara marbordo aŭ de la antaŭmontaroj de la lando. Same kiel la urba rezista movado, ili dividiĝis inter diversaj politikaj tendencoj. Continuer la lecture de Partizano, makisano
Ano de Kristanujo kaj Esperantujo militrifuzas
En oficejon de militpolico en la urbo Okayama en okcidenta parto de Japanujo, la 1an tagon de la oka monato 1943 envenis 33-jaraĝa viro kaj diris, ke li ricevis vokon iri al inspekto de rezervsoldatoj, sed li ne iros, ĉar li rifuzas militservi. Continuer la lecture de Ano de Kristanujo kaj Esperantujo militrifuzas
Viktimo de revolucio
Ĉiun 18-an de julio oni memoras en Hispanio pri la militista puĉo de 1936. Ĝi tamen fiaskis en la plejparto de la territorioj, kie multaj homoj restis fidelaj al la laŭleĝa respubliko. Continuer la lecture de Viktimo de revolucio
Ŝirmantoj en Budapeŝto
Hungario estis aliancano de la Hitlera Germanio en la dua mondmilito, sed la persekutado de la granda juda minoritato en la lando estis relative modera ĝis la printempo de 1944, kiam germanaj trupoj eniris la landon. Continuer la lecture de Ŝirmantoj en Budapeŝto
Kontraŭnazia katolika agado
Ne ĉiuj ene de la katolika hierarkio kontraŭis la politikon de Hitler. Tamen, inter la religianoj, ja estis homoj, kiuj elstariĝis pro kuraĝa agado, kiel la aŭstro Max Josef Metzger (1887-1944) kaj la polo Maksymilian Kolbe (1894-1941).[1] Continuer la lecture de Kontraŭnazia katolika agado
Indonezio survoje al sendependeco
La periodo inter la sendependec-deklaro, proklamita de Soekarno (1901-1970) kaj Mohammad Hatta (1902-1980) la 17-an de aŭgusto 1945 (du tagojn post la kapitulaco de Japanio) kaj la fina akcepto fare de Nederlando de tiu sendependeco, la 27-an de decembro 1949, estas nomata la Bersiap-periodo (pretiĝo-periodo). Tiam regis perforto kaj milito, de la nederlandanoj tiel nomata «polica agado». Continuer la lecture de Indonezio survoje al sendependeco
Nederlanda Hindio sub japana jugo
Sekve de la germana invado en Nederlando en 1940, en Nederlanda Hindio anonciĝis la sieĝostato. La germana konsulejo en Batavia (hodiaŭa urbo Ĝakarto) estis okupita de la nederlanda polico, same kiel germanaj oficejoj. Continuer la lecture de Nederlanda Hindio sub japana jugo
Kolektanto, kiu spitis la naziojn
Paul Friedrich Wilhelm Tarnow naskiĝis en Barmen (nun parto de la urbo Wuppertal en Germanio) kaj tie pasigis sian junaĝon. La gepatroj baptis lin „Friedrich Wilhelm” laŭ la tiama kronprinco, kiu portis la esperon de tiamaj liberaluloj. Continuer la lecture de Kolektanto, kiu spitis la naziojn