Februare de 1937, Berl Kurtz (1907-1942), rumano loĝanta en Parizo, decidis veturi Hispanien por aliĝi al la internaciaj brigadoj, kiuj tie luktis flanke de la hispanaj respublikanoj kontraŭ la internacia faŝismo. Continuer la lecture de IPE kaj la persona vivo de la brigadistoj
Archives de catégorie : Hispanio
La amiko de Andreu Nin
Kiam oni priparolas la esperantistecon de la plej konata gvidanto de POUM, Andreu Nin (1892-1937), oni ĉiam komencas de la sama deirpunkto: la klubo Frateco. Ĝin li kunfondis en 1909 en El Vendrell, lia kataluna naskiĝurbeto. Continuer la lecture de La amiko de Andreu Nin
Eŭsko por socialismo
Rilate al la Hispana milito, ni jam parolis interalie pri instruistoj, religiuloj, virinoj, internaciuloj (kaj en Hispanio, kaj sialande), ekzilitoj (en Meksiko, en Francio, en Afriko), ankaŭ pri komunistoj kaj anarkiistoj (ekzemple, Liberto Sarrau, Germinal Gracia, Senŝtatano), eĉ pri la kataluna registaro. Continuer la lecture de Eŭsko por socialismo
Viktimo de revolucio
Ĉiun 18-an de julio oni memoras en Hispanio pri la militista puĉo de 1936. Ĝi tamen fiaskis en la plejparto de la territorioj, kie multaj homoj restis fidelaj al la laŭleĝa respubliko. Continuer la lecture de Viktimo de revolucio
Eduki por emancipiĝo
La Dua Respubliko en Hispanio (1931-1939) estis floranta periodo por progresemaj ideoj, kiu draste finiĝis kun la alveno de la diktaturo. Tiurilate, en la pedagogia kampo abundis la lernejoj sekvantaj la Freinet-metodon kreitan de la francoj Célestin Freinet (1896-1966) kaj de lia edzino Élise Lagier-Bruno (1898-1983), kaj bazitan sur la ideo, ke infano estas aŭtoro de sia propra lernado. Continuer la lecture de Eduki por emancipiĝo
Ekzile en Meksiko
Kiam okazis la faŝista puĉo en Hispanio (1936), malmultaj landoj subtenis praktike la laŭleĝe voĉdonitan respublikan registaron. Inter tiaj esceptoj elstaris la Meksika Respubliko de Lázaro Cárdenas del Río (1895-1970), kiu en 1939-1942 akceptis pli ol 20.000 hispanajn rifuĝintojn. Continuer la lecture de Ekzile en Meksiko
Libera Liberto
En la anarkiisma etoso de Hispanio antaŭ unu jarcento kutimis nomoj kiel Acracia, Germinal, Floreal, Graco, Helios kaj Liberto. Kredeble pro la rolo de la Eklezio kiel praviganto de la socia maljusteco, la gepatroj ne volis uzi kristanajn nomojn. Kaj verŝajne ili opiniis, ke tiu nomo de ili elektita iel influos en la vivo de la filo. Continuer la lecture de Libera Liberto
Germinal
Tomás Germinal Gracia Ibars (Barcelono 1919 – Montpellier 1991), plumnome Víctor García estas unu el la plej gravaj anarkiistaj verkistoj de la dudeka jarcento en Hispanio. Continuer la lecture de Germinal
Ekzile en Afriko
La Stanbrook-odiseado estas unika rakonto pro diversaj kialoj. Temas pri unu el la lastaj grandaj ŝipoj kiuj navigis de Hispanio en marto 1939, portante 3000 respublikanojn en ekzilon. Inter ili, intelektuloj kaj politikistoj, kiuj havis respondecojn en la demokratia reĝimo antaŭ la diktaturon establis Francisco Franco (1892–1975). Continuer la lecture de Ekzile en Afriko
Propagandi la Respublikon
Kvankam la hispana enlanda milito iĝis milita provejo, ĝi ankaŭ ŝanĝis la manieron fari propagandon. Ekzemple, komunikilo kiel radio, kiu dum la hispana konflikto iĝis iom post iom amaskomunikilo, poste, dum la Dua Mondmilito, ĉefrolis kiel milita propagandilo. Continuer la lecture de Propagandi la Respublikon
Virinoj en milito
Kutime en militoj ĉefrolas viroj, kaj tio ankaŭ okazis dum la hispana milito (1936-1939). Ja veras ke estis kelkaj virinoj inter la milicanoj, sed temas pri escepto. Continuer la lecture de Virinoj en milito
En la francaj koncentrejoj
En la jaro 1939, post la malvenko de la respublikanoj en Hispanio, multaj subtenintoj de la demokrata reĝimo forlasis la landon. En la duoninsulo, la armeoj de Francisco Franco, kun apogo de la nazia reĝimo, konkeris vastajn teritoriojn. Continuer la lecture de En la francaj koncentrejoj
Internacio de Proleta Esperantistaro
Kiel sciate, unu el la oftaj trajtoj de la laborista movado estas ĝia emo al skismado. Kaj tio okazas ankaŭ en Esperantujo. Bona ekzemplo tiurilate estas la Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), kies historio rakontiĝas en Survoje al IPE (Sofia, 1992). Continuer la lecture de Internacio de Proleta Esperantistaro
Aventuroj de permanenta revoluciulo
Åge Kjelsø (1914-1995) estas fascina karaktero, kiu ne nur batalis politike kaj milite, sed ankaŭ biciklis, esperantumis kaj restis ĉiam fidela al heterodoksa kompreno de socialismo. Continuer la lecture de Aventuroj de permanenta revoluciulo
Kripleco kaj politiko
Tiu membiografio de bulgara esperantisto gravas eĉ nur pro pure homecaj kialoj, ĉar la aŭtoro estis severe kripligita kaŭze de frua poliomjelito. Continuer la lecture de Kripleco kaj politiko