Ke inter la judaj viktimoj de naziismo estis ankaŭ familianoj de Zamenhof kaj aliaj adeptoj de Esperanto, estas konate. Sed aliaj malpli famaj homoj estas preskaŭ forgesitaj: pri Julius Glück (1877-1942) ni memoru ĉi-loke. Continuer la lecture de Entuziasmo en Krakovo, morto en Auschwitz
Archives de catégorie : Ĉeĥoslovakio
Materialismo dronigas la mondon
Fino de la mondo estas triakta opero, aŭ pli precize laŭ la difino de la aŭtoro Jan Filip (1911-1971), « simbola socia simfonio ». Interplektiĝas serio da politikaj katastrofoj kaj naturaj angoroj kulminante en la alveno de la dia regno, sola savanto de la homaro. Continuer la lecture de Materialismo dronigas la mondon
Rezisto kaj eskapo
La 1an de septembro 1939 komenciĝis la Dua Mondmilito. Ĉi-okaze atenton ankaŭ meritas incidento, kiu okazis en Bratislava la 2an de septembro, la tagon post la germana invado en Pollandon. Continuer la lecture de Rezisto kaj eskapo
Operacio Kasteloj
En Heroo de amo, originala verko en Esperanto, Karel Kraft prezentas la biografion de kuraĝa homo, kiu en danĝeraj cirkonstancoj helpis centojn da infanoj, inkluzive de tiuj persekutitaj de liaj samnacianoj. Continuer la lecture de Operacio Kasteloj
La taglibroj de infano
La taglibro de Petr Ginz (1928-1944) memorigas tiun de Anne Frank, sed la priskribitaj eventoj okazas ĉi-foje en Prago. La aŭtoro estas eta talentulo, kiu suferis similan finon al tiu de la juna nederlandanino. Continuer la lecture de La taglibroj de infano
Rakontu samideano !
Rakontu samideano, Dansk Esperanto-Forlag, Åbyhøj, 1966.
La verko estas senpretenda kolekto de movadaj anekdotoj kompilitaj de Lorenz Friis (1904-1985). La plejmulto de la kontribuintoj, grandparte simplaj movadanoj sen verkistaj aspiroj, restas anonimaj aŭ malfacile identigeblaj. Nomoj de la aŭtoroj sekvas la indikojn de la enhavtabelo.