Oni povus diri ke Julio Mangada (1877-1946) elektis la tagon de sia morto. La 14a de aprilo 1946 estis la 15a datreveno de la komenco de la Dua Hispana Respubliko, kaj do tiu tago estas tradicie la festo de la hispania respublikanismo. Continuer la lecture de Radikala zamenhofa militisto
Archives de catégorie : Geografio
Travivi la militon en Bretonio
Ĉu iu specifa mondvido disponigas homojn al esperantistiĝo? La bretona instruistino Gaby Tréanton (1920-2019) lernis esperanton tuj post la dua mondmilito en 1946-1947, leginte anoncon en la sindikata revuo L’école libératrice (Liberiga lernejo). Continuer la lecture de Travivi la militon en Bretonio
Ĉu mentoro de Orwell?
Eugène Adam (Lanti) kaj la disreviĝo de maldekstruloj
La literaturo pri George Orwell (1903-1950), la aŭtoro de la rakonto La besto-farmo kaj de la romano Mil naŭcent okdek kvar, estas abunda. Unue dank’ al la biografio de Bernard Crick (1970) ni scias ankaŭ, ke li rilatis kun maldekstraj esperantistoj. Continuer la lecture de Ĉu mentoro de Orwell?
Radikala esperantisto
La 4-an de junio 1901 en Lodzo, Łódź en la nuna Pollando, naskiĝis homo, kies nomon la esperantistoj antaŭ la Dua Mondmilito bone konis, sed kiu poste estis preskaŭ forgesita. Temas pri Izrael Lejzerowicz. Continuer la lecture de Radikala esperantisto
Esperantistoj en la Varsovia Geto
En la historio de pereigado de judoj ofte elstare menciiĝas la Geto, kiun kreis la germanaj nazioj ekde la somero de 1940 meze de la pola ĉefurbo Varsovio. La bazaj faktoj pri tio, kiel la nazioj unue per mizerigo kaj malsatmortigo, poste per sistema murdado ekstermis la plej multajn judojn en Pollando, iĝis intertempe konataj dank‘ al multaj libroj kaj sciencaj studoj, aperintaj en pluraj lingvoj. Continuer la lecture de Esperantistoj en la Varsovia Geto
Litova savinto de judoj
Antanas Poška (1903–1992) estas konata litova antropologo kaj esperantisto. Lerninte Esperanton en 1913, li partoprenis la Universalan Kongreson en Nürnberg (1923) kaj la SAT-Kongreson en Leningrado (1926). Ĝis 1929 li nomis sin Paškevičius. Continuer la lecture de Litova savinto de judoj
Legi el cindroj
La pola literaturo tre frue dediĉis verkojn al la temo de Holokaŭsto. Jam en 1946 la beletra revuo Odrodzenie (renaskiĝo, renovigo) aperigis la poemon de Zuzanna Ginczanka (1917-1945) Non omnis moriar (ne komplete mi mortos). Continuer la lecture de Legi el cindroj
De Dachau ĝis Placo Fontano
“Samideano, kiel vi fartas?” Tiel salutas telefone Mario Candotto (naskiĝis en Porpetto, Udine, en Italio en 1926). De multaj jaroj li ne plu parolas Esperanton, sed ankoraŭ memoras kelkajn frazojn. Li eksciis pri ĝi en 1942. Continuer la lecture de De Dachau ĝis Placo Fontano
IPE kaj la persona vivo de la brigadistoj
Februare de 1937, Berl Kurtz (1907-1942), rumano loĝanta en Parizo, decidis veturi Hispanien por aliĝi al la internaciaj brigadoj, kiuj tie luktis flanke de la hispanaj respublikanoj kontraŭ la internacia faŝismo. Continuer la lecture de IPE kaj la persona vivo de la brigadistoj
La amiko de Andreu Nin
Kiam oni priparolas la esperantistecon de la plej konata gvidanto de POUM, Andreu Nin (1892-1937), oni ĉiam komencas de la sama deirpunkto: la klubo Frateco. Ĝin li kunfondis en 1909 en El Vendrell, lia kataluna naskiĝurbeto. Continuer la lecture de La amiko de Andreu Nin
Bonvolo kaj bonvenigemo en Leningrado
Ekde kiam ŝi naskiĝis la 4-an de majo 1910, Varvara (Barbara) Cvetkova pasigis preskaŭ sian tutan vivon en Peterburgo (kiu dum preskaŭ sep jardekoj nomiĝis Leningrado). Tiun vivon skuis unue la Oktobra Revolucio (1917). Continuer la lecture de Bonvolo kaj bonvenigemo en Leningrado
Kodnomo Edward Godwin
Virinisto, anarkiisto, esperantisto. Maria Paulina (Marja) Orsetti (1880–1957) estas plia eksterordinara sed forgesita figuro de la esperantistaro. Motoro de la pola kooperativista movado antaŭmilite ŝi daŭrigis dum la nazia okupacio sian agadon kadre de la reto Społem, porlaboristaj vendejoj posedataj kaj mastrumataj de laboristoj mem, kies respondeculo por virinaj aferoj ŝi iĝis en 1941. Continuer la lecture de Kodnomo Edward Godwin
Entuziasmo en Krakovo, morto en Auschwitz
Ke inter la judaj viktimoj de naziismo estis ankaŭ familianoj de Zamenhof kaj aliaj adeptoj de Esperanto, estas konate. Sed aliaj malpli famaj homoj estas preskaŭ forgesitaj: pri Julius Glück (1877-1942) ni memoru ĉi-loke. Continuer la lecture de Entuziasmo en Krakovo, morto en Auschwitz
Eŭsko por socialismo
Rilate al la Hispana milito, ni jam parolis interalie pri instruistoj, religiuloj, virinoj, internaciuloj (kaj en Hispanio, kaj sialande), ekzilitoj (en Meksiko, en Francio, en Afriko), ankaŭ pri komunistoj kaj anarkiistoj (ekzemple, Liberto Sarrau, Germinal Gracia, Senŝtatano), eĉ pri la kataluna registaro. Continuer la lecture de Eŭsko por socialismo
Partizano, makisano
Makisanoj estis franciaj partizanoj kiuj kaŝiĝis en la densa kaj ofte malfacile trairebla vegetaĵaro de la mezmara marbordo aŭ de la antaŭmontaroj de la lando. Same kiel la urba rezista movado, ili dividiĝis inter diversaj politikaj tendencoj. Continuer la lecture de Partizano, makisano