Konata laŭ la pseŭdonimo Diego Abad de Santillán, Sinesio Baudilio García (1897-1983) estis elstara hispanlingva anarkiisto. Naskiĝinte en Hispanio, li multe aktivis en Argentino, en la kadro de Federación Obrera Regional Argentina (FORA) [Argentina Regiona Laborista Federacio], kaj kiel eldonisto de influa liberecana gazeto La Protesta.[1] Continuer la lecture de La taksiisto kaj la naŭ krucoj
Tous les articles par Javier Alcalde
Fotisto en la intermilita Eŭropo
Julián Loyola (Lardero, 1881 – Logroño, 1957) estis hispana ginekologiisto en Logroño (ĉefurbo de la regiono La Rioja) kaj medicina direktoro de la samurba toreejo. Continuer la lecture de Fotisto en la intermilita Eŭropo
De Dachau ĝis Placo Fontano
“Samideano, kiel vi fartas?” Tiel salutas telefone Mario Candotto (naskiĝis en Porpetto, Udine, en Italio en 1926). De multaj jaroj li ne plu parolas Esperanton, sed ankoraŭ memoras kelkajn frazojn. Li eksciis pri ĝi en 1942. Continuer la lecture de De Dachau ĝis Placo Fontano
IPE kaj la persona vivo de la brigadistoj
Februare de 1937, Berl Kurtz (1907-1942), rumano loĝanta en Parizo, decidis veturi Hispanien por aliĝi al la internaciaj brigadoj, kiuj tie luktis flanke de la hispanaj respublikanoj kontraŭ la internacia faŝismo. Continuer la lecture de IPE kaj la persona vivo de la brigadistoj
La amiko de Andreu Nin
Kiam oni priparolas la esperantistecon de la plej konata gvidanto de POUM, Andreu Nin (1892-1937), oni ĉiam komencas de la sama deirpunkto: la klubo Frateco. Ĝin li kunfondis en 1909 en El Vendrell, lia kataluna naskiĝurbeto. Continuer la lecture de La amiko de Andreu Nin
Eŭsko por socialismo
Rilate al la Hispana milito, ni jam parolis interalie pri instruistoj, religiuloj, virinoj, internaciuloj (kaj en Hispanio, kaj sialande), ekzilitoj (en Meksiko, en Francio, en Afriko), ankaŭ pri komunistoj kaj anarkiistoj (ekzemple, Liberto Sarrau, Germinal Gracia, Senŝtatano), eĉ pri la kataluna registaro. Continuer la lecture de Eŭsko por socialismo
Viktimo de revolucio
Ĉiun 18-an de julio oni memoras en Hispanio pri la militista puĉo de 1936. Ĝi tamen fiaskis en la plejparto de la territorioj, kie multaj homoj restis fidelaj al la laŭleĝa respubliko. Continuer la lecture de Viktimo de revolucio
Kontraŭnazia katolika agado
Ne ĉiuj ene de la katolika hierarkio kontraŭis la politikon de Hitler. Tamen, inter la religianoj, ja estis homoj, kiuj elstariĝis pro kuraĝa agado, kiel la aŭstro Max Josef Metzger (1887-1944) kaj la polo Maksymilian Kolbe (1894-1941).[1] Continuer la lecture de Kontraŭnazia katolika agado
Eduki por emancipiĝo
La Dua Respubliko en Hispanio (1931-1939) estis floranta periodo por progresemaj ideoj, kiu draste finiĝis kun la alveno de la diktaturo. Tiurilate, en la pedagogia kampo abundis la lernejoj sekvantaj la Freinet-metodon kreitan de la francoj Célestin Freinet (1896-1966) kaj de lia edzino Élise Lagier-Bruno (1898-1983), kaj bazitan sur la ideo, ke infano estas aŭtoro de sia propra lernado. Continuer la lecture de Eduki por emancipiĝo
Ekzile en Meksiko
Kiam okazis la faŝista puĉo en Hispanio (1936), malmultaj landoj subtenis praktike la laŭleĝe voĉdonitan respublikan registaron. Inter tiaj esceptoj elstaris la Meksika Respubliko de Lázaro Cárdenas del Río (1895-1970), kiu en 1939-1942 akceptis pli ol 20.000 hispanajn rifuĝintojn. Continuer la lecture de Ekzile en Meksiko
Libera Liberto
En la anarkiisma etoso de Hispanio antaŭ unu jarcento kutimis nomoj kiel Acracia, Germinal, Floreal, Graco, Helios kaj Liberto. Kredeble pro la rolo de la Eklezio kiel praviganto de la socia maljusteco, la gepatroj ne volis uzi kristanajn nomojn. Kaj verŝajne ili opiniis, ke tiu nomo de ili elektita iel influos en la vivo de la filo. Continuer la lecture de Libera Liberto
Germinal
Tomás Germinal Gracia Ibars (Barcelono 1919 – Montpellier 1991), plumnome Víctor García estas unu el la plej gravaj anarkiistaj verkistoj de la dudeka jarcento en Hispanio. Continuer la lecture de Germinal
Ekzile en Afriko
La Stanbrook-odiseado estas unika rakonto pro diversaj kialoj. Temas pri unu el la lastaj grandaj ŝipoj kiuj navigis de Hispanio en marto 1939, portante 3000 respublikanojn en ekzilon. Inter ili, intelektuloj kaj politikistoj, kiuj havis respondecojn en la demokratia reĝimo antaŭ la diktaturon establis Francisco Franco (1892–1975). Continuer la lecture de Ekzile en Afriko
Antaŭen !
Dum la pariza konferenco “Esperanto en moderna vivo”, 14-17 Majo 1937, premieris la pacifista silenta filmo Antaŭen! Ĝin aŭtoris la franco Jacques-Louis Mahé (1912–1992), poste pli konata pro Angoroj, la unua esperantlingva longdaŭra fikcia filmo produktita en 1963. Continuer la lecture de Antaŭen !
Virinoj en milito
Kutime en militoj ĉefrolas viroj, kaj tio ankaŭ okazis dum la hispana milito (1936-1939). Ja veras ke estis kelkaj virinoj inter la milicanoj, sed temas pri escepto. Continuer la lecture de Virinoj en milito