Tous les articles par Ulrich Lins

De arda kredanto al disidento

Inter rusoj kaj germanoj, kiuj iom konas la rilatojn inter tiuj du popoloj, Lev Kopelev (1912–1997) estas tre bone konata. Elstara rusa ĝermanisto, li flue parolis la germanan lingvon kaj atingis renomon kiel peranto inter la rusa kaj germana literaturo. Multan atenton trovis lia amikeco kun la verkisto Heinrich Böll (1917-1985), la literatura Nobel-premiito de 1972. Ankaŭ la polan lingvon li lernis kaj ekuzis jam en sia infanaĝo. Pli malfrue li lernis la anglan, la persan kaj iom la ĉinan. Continuer la lecture de De arda kredanto al disidento

Esperantistoj en la Varsovia Geto

En la historio de pereigado de judoj ofte elstare menciiĝas la Geto, kiun kreis la germanaj nazioj ekde la somero de 1940 meze de la pola ĉefurbo Varsovio. La bazaj faktoj pri tio, kiel la nazioj unue per mizerigo kaj malsatmortigo, poste per sistema murdado ekstermis la plej multajn judojn en Pollando, iĝis intertempe konataj dank‘ al multaj libroj kaj sciencaj studoj, aperintaj en pluraj lingvoj. Continuer la lecture de Esperantistoj en la Varsovia Geto

Sur la ruinoj de Japanio

 Antaŭ la milito Miyamoto Masao (1913-1989) esperis pri revolucio, estis persekutata pro sindikata kaj komunista aktivado. Dum la milito li memvole iĝis militkaptito de Usono. La postmilita vivo estis preskaŭ ekskluzive dediĉita al Esperanta agado, kiu tamen restis influata de la militaj spertoj kaj de fortaj politikaj konvinkoj.

Continuer la lecture de Sur la ruinoj de Japanio

Morte danĝera maskerado

Estis en marto 1944. La germanoj okupaciis Hungarion. Theodor Schwartz aŭ, kiel li nomis sin ekde 1936, Tivadar Soros (1893–1968), juda advokato en Budapeŝto, klopodas klarigi al sia bopatrino la minacantan danĝeron. Ŝi ne volas kredi: “Oni ne povas murdi senkulpajn homojn… Tio estas eĉ en la Biblio.”

Continuer la lecture de Morte danĝera maskerado