Tous les articles par Militrakonto

Konvinkiga kartografio

La kolekto « Persuasive maps » (konvinkiga kartografio), konservata ĉe Cornell Universitata Biblioteko (Usono) entenas centojn da mapoj kiuj reprezentas la mondon ne kiel ĝi estas sed kiel ĝi devus esti laŭ la aŭtoro : https://persuasivemaps.library.cornell.edu/ .

Almenaŭ tri mapoj estas specife interesaj por la historio de Esperanto :

Indonezio survoje al sendependeco

La periodo inter la sendependec-deklaro, proklamita de Soekarno (1901-1970) kaj Mohammad Hatta (1902-1980) la 17-an de aŭgusto 1945 (du tagojn post la kapitulaco de Japanio) kaj la fina akcepto fare de Nederlando de tiu sendependeco, la 27-an de decembro 1949, estas nomata la Bersiap-periodo (pretiĝo-periodo). Tiam regis perforto kaj milito, de la nederlandanoj tiel nomata «polica agado». Continuer la lecture de Indonezio survoje al sendependeco

Parolas Radio Romo

Ni sciigas niajn geaŭskultantojn, ke ekde venonta lundo, la unua de oktobro 2007.a, RAI Internacia ĉesos elsendi siajn radiogazetojn al eksterlando.
Ĉi tiu elsendo, do, estas ankaŭ la lasta, kiu el Radio Roma surondiĝas en lingvo Esperanto.
Tiamaniere finiĝas tradicio, kiu daŭris de pli ol sepdek jaroj: la elsendoj en esperanto de la Itala Radio naskiĝis en 1935.a, haltis pro la milito en 1942.a, kaj rekomenciĝis en 1950.a.
[…]
Fartu bone, kaj ĝis ne-reaŭdo!
Nia elsendo en Esperanto estas finita.

Per ĉi tiuj vortoj, fine de la elsendo de la 29a de septembro 2007, fermiĝis sperto daŭrinta pli ol 70 jarojn. Tiun jaron, RAI Internazionale ĉesigis ĉiujn siajn fremdlingvajn elsendojn. Continuer la lecture de Parolas Radio Romo

Holokaŭsta Memortago 2020

Humphrey Tonkin, reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, sendas mesaĝon okaze de la Holokaŭsta Memortago 2020. Li funebras pri la ĵus forpasinta Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de L.L. Zamenhof. Nome de UEA, li esprimas la deziron ke “En tiu ĉi Tago, ni memoru la pasintecon kun instruo por la estonteco, ke neniam plu homoj estu persekutataj pro sia religia, genta aŭ kultura aparteno, kaj la homaro atente respektu la homajn rajtojn je libereco, interalie de kredo kaj lingvo.”

Elŝutu la tekston de la deklaro.

Militrakonto prelegas en Parizo

Merkredon la 5-an de februaro 2020, Xavier Alcalde prelegos pri “Esperanto kaj migrado” kadre de la seminario pri “Lingvoj kaj migrado”, Collège de France, 11 place Marcelin Berthelot, 14:00-16:00.
Vendredon la 7-an de februaro, Sébastien Moret prelegos pri “la internacieco de helplingvoj” kaj Pascal Dubourg Glatigny prezentos la esplorprojekton Militrakonto kadre de la seminario pri kulturaj transigoj, Ecole normale supérieure, 46 rue d’Ulm, salle de conférences, 9:30-12:30.
La seminarioj (en la franca kaj angla lingvoj) estas malfermaj al interesataj esplorantoj.