La 7-an julio 2021 forpasis Enric/Henri Mèlich (Esplugues de Llobregat, Katalunio, Hispanio, 1925 – Ponteilla, Francio, 2021). Dekvarjaraĝa li ekziliĝis en 1939 en Francion, kie per Andoro li helpis al la savado de homoj persekutitaj, kaj partopronis la rezistadon kontraŭ la nazismo. Komence de la kvindekaj jaroj li lernis Esperanton en Tuluzo (lia instruisto estis Étienne Guillemau), frekventis la liberecajajn rondojn de la hispanaj rifuĝintoj kaj daŭre kontribuis al la lukto kontraŭ la diktaturo. Li malfermis librejon en Perpinjano (kiu suferis terorisman atencon fare de ekstremdekstruloj) kaj kunlaboradis kun la eldonejo Ruedo Ibérico, fama pro ĝia eldonado de libroj malpermesitaj en Hispanio. Je la alveno de la demokratio, li multe kontribuis al la revivigo de la liberecana movado en Katalunio.
Lia kortuŝa membiografio legeblas en la hispana ĉi tie. Ekzistas ankaŭ franca versio. Biografieto en la kataluna legeblas ĉi tie kaj intervjuo en la hispana ĉi tie.
La bildo estas de la jaro 2000, oni filmis dokumentan filmon, liahejme.
La 3-an julio en Barcelono, okazis evento memore al Conxa Pérez, barcelonanino kiu dum sia tuta vivo batalis kontraŭ la faŝismo kaj la maljusto. Ŝi estis milicano dum la milito, ekziliĝis kaj konis la francajn koncentrejojn, poste dum la diktaturo revenis en Barcelonon kaj helpis al persekutitaj homoj. Lastatempe ŝi partoprenis la movadon de la Indignuloj kaj multe laboris pri la disvastigo de la historia memoro. En la paroladoj, oni ankaŭ menciis ke dum la hispana dua respubliko ŝi lernis Esperanton en ateneo Faros. La decido dediĉi al ŝi novan placon enkadriĝas en klopodado de la nuna urbestraro por vidigi en la nomoj de la urbaj stratoj la historian rolon de sociaj aktivulinoj.
Kompleta kroniko (hispane) de la evento legeblas en tiu ĉi artikolo de la ĵurnalisto Carles Cols (bezonatas registriĝo en la retejo de la ĵurnalo El Periódico).
Merkredo la 23-an de junio, kadre de la ĉi-jara konferenco de “Council of European Studies” pri utopioj kaj distopioj [Europeanists Europe’s Past, Present, and Future: Utopias and Dystopias] okazos la jena sesio pri la Esperanto-movado:
Antaŭ Fernando de Diego, Konstantin Gusev kaj Miguel Fernández, alia esperantisto tradukis Federico García Lorca en la internacian lingvon. Temas pri Álvaro de Orriols [katalune Àlvar d’Orriols] (Barcelono, 1894 – Bajono, 1976). Continuer la lecture de Poeto de la respubliko→
La anoncita seminario okazos de la 6a ĝis la 8a de septembro 2021 en Berlino.
Ĝi estas la unua el serio de kunvenoj, kiuj pritraktos malsamajn aspektojn de emancipigaj transnaciaj praktikoj ekde la fino de la 19a jarcento en komparo kun la Esperanta paradigmo.
Ĉi tiuj eventoj estas la rezulto de kunlaboro inter la Centro Marc Bloch, EHESS, la Universitato de Bonn kaj la Universitato de St. Andrews.
Danke al la financa subteno de la francgermana universitato, ni financos la partoprenon de master kaj doktoraj studentoj kaj de junaj esploristoj el kiu ajn universitato.
Oni povus diri ke Julio Mangada (1877-1946) elektis la tagon de sia morto. La 14a de aprilo 1946 estis la 15a datreveno de la komenco de la Dua Hispana Respubliko, kaj do tiu tago estas tradicie la festo de la hispania respublikanismo. Continuer la lecture de Radikala zamenhofa militisto→
La retejo por komencantoj UEA-facila aperigis artikolon pri la Universala Ligo, fondita en Nederlando en 1942. Tuj postmilite la organizaĵo fondis mondfederacian civitanan bank- kaj pagosistemon kies celo estis funkciigi sendependan stabilan spezounuojn por tutmonda uzo. En la 1950-aj jaroj Universala Ligo havis ĝis 15.000 membrojn kaj dum jardekoj emisiis serion da moneroj.
La Muzeo pri Historio de Polaj Judoj (Polin) en Varsovio malfermis novan galerion pri la vivo kaj atingoj de 26 elstaraj figuroj. Unu el ili estas Ludwik Zamenhof, iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto.
Alia estas la verkisto Julian Tuwin, kiu ankaŭ estis esperantisto. Tuwim fuĝis el la nazioj en oktobro 1939 kaj pasigis la militajn jarojn en Rumanio, Parizo, Portugalio kaj Brazilo.
Inter la artikoloj baldaŭ aperontaj en Monato, aperas Vivatesto de Garbhan MacAoidh, tradukisto kaj verkisto en la skotgaela lingvo. Naskita el skotaj gepatroj en Bolivio en 1929, li travivis la hispanan militon en Hispanio kaj Portugalio, kaj la duan mondmiliton en Glasgovo. Li poste loĝos en Kanado, Germanio, Skotlando, Argentino, Irlando…
Ĉe la bloga retejo de la itala enciklopedio Treccani, fondita en 1925, aperas intervjuo al Javier Alcalde, kunredaktanto de Militrakonto. Li prezentas la lastajn evoluojn de la studoj pri la historio de esperanto, kiuj aktuale transiras de tradicia interlingvistiko al sociaj sciencoj.
Aperis sub redaktado de Hugo Rau kaj Roland Rotsaert dokumenta esploro pri la Esperanto-kursoj en Flandrio en la intermilita periodo. Troveblas tie multaj informoj pri la aktivado de esperantistoj en la tuj antaŭmilitaj monatoj : pri radio kursoj en 1939 ĉe INR (Franstalige openbare radio), pri la evoluo de la membraro en la neŭtrala kaj laborista movadoj, pri kursoj por soldatoj en 1940…
La 30-an de decembro 2020 forpasis Eduardo Vivancos en Toronto, urbo en kiu li loĝis ekde 1954. Li aĝis 100 jaroj. Plurfoje li aperis en Militrakonto. Ekzemple en teksto pri Senŝtatano, kie oni rakontis lian agadon kiel ĉefredaktoron de tiu esperantlingva organo de Junul-Anarkista Internacio. Ankaŭ en 2019, okaze de SAT-kongreso en lia naskiĝurbo, ni prezentis aron da programeroj pri la hispana milito (1936-39), en kiuj oni homaĝis lin diversmaniere. Ripozu pace.
Post Instagram kaj Telegram Militrakonto diskonigas siajn plej freŝajn novaĵojn kaj kontribuojn per Twitter. Abonu nian kanalon kaj sekvu nian disvolvon ĉe https://twitter.com/militrakonto.
Ĵus aperis la volumo Sennacieca Revuo 2020, kiu inkluzivas aron da prihistoriaj artikoloj. Interalie: “Tragedio de anarkia bolŝevisto” memore al la centjariĝo de la Ĉina Komunista Partio en 2021, de LI Danyang kaj LIU Jian, elĉinigita de Chielismo Wang Tianyi; “50-a datreveno de la Hispana Revolucio”, prelego farita de Eduardo Vivancos dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en julio 1986; “Albanio : la sola eŭropa lando sen antisemitismo”, de Tomasz Kamusella. tradukita de Bardhyl Adem Selimi; “Atestanto de la armea urbo Hiroŝimo”, de HORI Jasuo; “Historia studo pri la japana politiko pri lingvoj”, de MIYAZAWA Naoto; “Persona bilanco pri Germana Demokrata Respubliko”, de Detlev Blanke; “La laborista komponanto de la esperantismo”, de Georgo Lagranĝ’; kaj “Sennacieca Asocio Tutmonda : daŭripova renkontiĝejo por malsamideaj aktivuloj el la laborista Esperanto-movado”, de Vinko Markovo.
Lastatempe aperis pluraj tekstoj de Militrakonto en paperaj revuoj. La bulteno de Itala Esperanto-Federacio (L’Esperanto) publikigis la artikolon De Dachau ĝis Placo Fontano pri Mario Candotto (vidu la foton).