En la historio de pereigado de judoj ofte elstare menciiĝas la Geto, kiun kreis la germanaj nazioj ekde la somero de 1940 meze de la pola ĉefurbo Varsovio. La bazaj faktoj pri tio, kiel la nazioj unue per mizerigo kaj malsatmortigo, poste per sistema murdado ekstermis la plej multajn judojn en Pollando, iĝis intertempe konataj dank‘ al multaj libroj kaj sciencaj studoj, aperintaj en pluraj lingvoj. Continuer la lecture de Esperantistoj en la Varsovia Geto
Tous les articles par Militrakonto
Forpasis Eduardo Vivancos
La 30-an de decembro 2020 forpasis Eduardo Vivancos en Toronto, urbo en kiu li loĝis ekde 1954. Li aĝis 100 jaroj. Plurfoje li aperis en Militrakonto. Ekzemple en teksto pri Senŝtatano, kie oni rakontis lian agadon kiel ĉefredaktoron de tiu esperantlingva organo de Junul-Anarkista Internacio. Ankaŭ en 2019, okaze de SAT-kongreso en lia naskiĝurbo, ni prezentis aron da programeroj pri la hispana milito (1936-39), en kiuj oni homaĝis lin diversmaniere. Ripozu pace.
Militrakonto ĉe Twitter
Sennacieca Revuo flegas historiajn temojn
Militrakonto ankaŭ en naciaj revuoj
Peterburga Biblioteka Flugfolio – Петербургская Библиотечная Летучка
La Peterburga Biblioteko estas privata projekto de Anatolo Sidorov kiu kolektas kopiojn de verkoj ligitaj al Esperanto aŭ verkitaj de esperantistoj, eldonitaj ekde la 1890-a jaro ĝis nun. Ĝi disponigas multajn rarajn dokumentojn kiel Adresaro de la personoj, kiuj ricevas la Gazeton « Esperantisto » aŭ la « Bibliotekon de la lingvo Esperanto » (1895) aŭ Libro por tendarano, SEJT-18 en Tiĥvin (1976). La ciferecitaj eldonaĵoj (bedaŭrinde sen fontindiko) troviĝas ĉe la iniciatinto, ĉe la Ŝtata Biblioteko de Peterburgo aŭ ĉe aliaj konservejoj. La volumoj (ĉu pdf-ciferecitaj ĉu en versio word-ocr) estas rekte elŝuteblaj de la retejo de Rusia Esperantista-Unio : http://reu.ru/paghoj/pbf.html
Esperanto & Internationalism
Militpoemoj de Kalocsay
En sia retejo, la tradukisto A. Z. Formann aperigis propran tradukon al la angla kaj deklamadon en ambaŭ lingvoj de du primilitaj poemoj de la fama beletristo Kálmán Kalocsay (1891-1976). Verkita dummilite la poemciklo Tra la ŝtormo aperis en la festlibro Ora Duopo : Jubilea libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay (Budapeŝto, 1966).
Aŭskultu kaj legu !
« En ĉi murdepoko » (Murder Age)
https://www.youtube.com/watch?v=DGMNLUFL75E&t=7s
« Al kaptita amiko » (To a Friend in a POW Camp)
https://www.youtube.com/watch?v=ty1VYXyJfm4
Bildo
La portreton de Kalocsay fotis János Eifert en 1971 por Hungara Vivo.
Ni piedpremu faŝismon
Ĝis la mezo de aprilo 2021 viziteblas en Barcelono ampleksa ekspozicio pri la Komisarejo pri Propagando de la kataluna registaro dum la hispana milito (1936-1939). Respondecas Ester Boquera, kiu verkis por Militrakonto la tekston prie Propagandi la Respublikon. La ekspozicio enhavas tutan sekcion pri la esperanta agado kadre de tiu komisarejo. Sekve multaj amaskomunikiloj menciis Esperanton en siaj novaĵoj, ofte montrante la faman afiŝon Kion vi faras por eviti tion?, kiu ankaŭ montriĝas en la ekspozicio.
Praktiko de Kosmopolitismo : la ekzemplo de Esperanto (1919-1939)
Forpasis Antonio Marco Botella
Bitoteko ĉe Europeana
Litova savinto de judoj
Antanas Poška (1903–1992) estas konata litova antropologo kaj esperantisto. Lerninte Esperanton en 1913, li partoprenis la Universalan Kongreson en Nürnberg (1923) kaj la SAT-Kongreson en Leningrado (1926). Ĝis 1929 li nomis sin Paškevičius. Continuer la lecture de Litova savinto de judoj