Estis en marto 1944. La germanoj okupaciis Hungarion. Theodor Schwartz aŭ, kiel li nomis sin ekde 1936, Tivadar Soros (1893–1968), juda advokato en Budapeŝto, klopodas klarigi al sia bopatrino la minacantan danĝeron. Ŝi ne volas kredi: “Oni ne povas murdi senkulpajn homojn… Tio estas eĉ en la Biblio.”
Tiel nepreparitaj la homoj frontis la kontraŭjudan teroron. Ili ne kapablis percepti ĝin laŭ la elementaj moralaj leĝoj. Batalante kontraŭ du flankoj, la naziismo kaj la nekredemo de siaj samsortanoj, Schwartz entreprenas paŝojn por savi sian vivon, tiun de sia familio kaj la vivon de siaj judaj konatoj. Komenciĝas maskerado. Ekipitaj per falsaj dokumentoj, la familianoj kaj konatoj de la aŭtoro ludas siajn novajn rolojn de kristanoj.
En 1965 Schwartz publikigis en Esperanto, kun la titolo Maskerado ĉirkaŭ la morto1, siajn memorojn pri dek monatoj, kiuj daŭris ĝis la alveno de la sovetia armeo en januaro 1945. Ke estis teruraj monatoj, li ne tuj komprenigas. Lia libro komenciĝas per serena moto: “La vivo estas bela, varia aventuro, sed oni devas havi ankaŭ bonŝancon.” La leganto iom post iom komprenas, ke estis longaj nervozigaj, timigaj monatoj. Ekstere de tago al tago malboniĝas la situacio de la judoj, sed Schwartz kaj la plej multaj el tiuj, kiujn li helpis, sukcesas transvivi.
La ĉefa valoro de tiu libro troviĝas en la detalemo de la verkinto, kiu per multaj anekdotoj ilustras la atmosferon de tiu terura tempo en la lastaj monatoj de la milito. Schwartz tiel lerte maskas sin, ke naziema hungaro kredas lin agento de la organizaĵo por spionado kaj kontraŭspionado. Kiam iu suspektas lin judo, li anstataŭ mute konsterniĝi gajmiene replikas: “Povas esti, ke iu el miaj prapatrinoj estis aventurema kaj ne gardis severe sian edzinan fidelecon.” Tiaj ekzemploj de humuro abundas ; Schwartz donas plurajn lecionojn pri juda sprito. La humuro, kiu nun ofte impresas makabre, servas kiel efika kuracilo kontaŭ la sufoka premo de la okupantoj kaj komprenigas al la legantaro, ke malgraŭ la ĉiama minaco sukcesis resti etaj signoj de simpla homeco. Oni devas admiri lian lerton kaj ofte preskaŭ miraklan bonŝancon. Al ĉiu, kiu bezonas, Schwartz donas helpon, sed li ankaŭ ne prisilentas okazojn, kiam li rifuzas ĝin, ĉar tiuokaze la helpo endanĝerigus la vivon de lia familio.
Ni bone scias pri la metodoj, kiujn la nazioj kaj iliaj hungaraj helpantoj, la “sagokrucanoj”, praktikadis kontraŭ la judoj. Same kiel en multaj landoj de centra kaj orienta Eŭropo al la deportado kaj neniigado en morto-koncentrejoj aldoniĝis surloka amasa mortpafado, tiel nomata “perkugla holokaŭsto”. Schwartz ne donas plenan bildon de la nazia regado en Hungario, sed limigas sin al pritrakto de tiuj unuopaj kruelaĵoj, kiujn li mem aŭdis de siaj amikoj. Li restas en la kadro de personaj rememoroj – tiom, ke oni certagrade bedaŭras, ke li tie kaj tie ne precizigas, ne pli detale montras la politikan fonon. Sed almenaŭ unu fojon li mencias la agadon de Adolf Eichmann (“tre stranga figuro, nomebla apaĉo”) kaj ties projekton de marĉanda negoco pri judoj kontraŭ ŝarĝ-aŭtomobiloj aŭ dolaroj.
Interesa estas la priskribo de germanaj soldatoj. Unu el ili kvazaŭ pardonpetante intencas aresti judojn (“ordono estas ordono”), sed rezignas ricevinte grandan monsumon, de kiu fine parton li ĝentile redonas, ĉar la mastrino nenion plu havas por vivteni la familion. Schwartz distingas germanojn disde la nazioj, ne identigas la hitlerismon kun la popolo: “malamo neniam kaptis min.”
Oni kelkfoje preskaŭ inklinas malatenti la cirkonstancojn, en kiuj vivas la maskitoj, tiel facile la aŭtoro babilas pri siaj klopodoj agrabligi la vivon aŭ tion, kion lasis la maskerado por ankoraŭ vivi – simple transvivi. Dek barelojn da plej bona vino li sukcesas havigi, kiam aliaj kuras por provizi sin per la plej necesaj nutraĵoj. Li lasas sin infekti de la gaja indiferenteco de kelkaj vivĝuemaj francoj kaj ne forgesas mencii, ke la seksimpulso ĉiam pli moderiĝis, ĉar la penoj por transvivi absorbis la energiojn. Kiam la rusoj jam proksimiĝas, li dumnokte ĉasas cimojn en sia ĉambro, donante detalan recepton pri sencimigo.
Kiel rapide fuĝis antaŭ la sovetiaj trupoj la hungaraj sagokrucanoj, tiel abrupte finiĝas ankaŭ la rakontado de Schwartz. Kun la rusa okupo “trankvila vivo ne revenis”. Ferenc Szálasi kaj la fiajn lakeojn de Hitler en Hungario sekvis Mátyás Rákosi kaj ne malpli fidelaj disĉiploj de Stalin. “Sed tio – laŭ la aŭtoro – estas alia historio.”
Alia ĉapitro estas ankaŭ la postmilita vivo de Tivadar Soros, kiun li pasigis plejparte ekster Hungario, ĉefe en Usono. Liaj du filoj profesie tre sukcesis tie. Precipe interesas, kion en la patra memorlibro ni legas pri Gyuri, la pli juna filo. La 14-jara knabo laboris kiel “kuristo”, kiu komisie de la Juda Konsilio devis transdoni kunvokilojn al judoj deportotaj. Eksciinte tion la patro malpermesis al Gyuri la pluan plenumon de tiu tasko. La knabo plenkreskis sub la nomo George Soros. En la antaŭparolo al la dua eldono de Maskerado ĉirkaŭ la morto li malkaŝas, ke sian patron li adoris. Eskapinte al okcidento okaze de junulara Esperanto-kongreso en 1947, George Soros pli malfrue kreis la Fonduson Malferma Socio, kiu volis helpi la transiron de Hungario kaj aliaj ekskomunistaj landoj al demokratio kaj merkata ekonomio.
Ulrich Lins
Fonto
Teodoro S. Schwartz, Maskerado ĉirkaŭ la morto. Nazimondo en Hungarujo, La Laguna: J. Régulo, 1965. – Dua eldono: Tivadar Soros, Maskerado ĉirkaŭ la morto, red. Humphrey Tonkin, Rotterdam: UEA, 2001. Tradukita en la anglan, ĉeĥan, germanan, hungaran, japanan, mongolan, rusan kaj turkan lingvojn.
1 Pri ĝia tiutempa akceptiĝo vidu la komentarion de Humphrey Tonkin en la dua eldono (2001), p. 248–252.
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Ulrich Lins (22 juin 2015). Morte danĝera maskerado. Militrakonto. Consulté le 19 janvier 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rm8s