Ekde 1887 la internacia helplingvo Esperanto rapide populariĝis ĉie en Eŭropo kaj sekve larĝe adoptiĝis tra Azio. Dum la tuta pasinta jarcento transnaciaj retoj uzis Esperanton por diversaj celoj, forĝante signifajn ligojn inter diversaj grupoj el malsamaj politikaj kaj sociaj fonoj. Tiu ĉi konferenco enprofundiĝas en la riĉan historion de influo de Esperanto en Azio, emfazante ĝian lingvan, kulturan, socian kaj teknologian konsekvencojn. Ekzamenante diversajn historiajn spertojn kaj soci-politikajn praktikojn, la konferenco celas plivastigi la studon de Esperanto kaj plilarĝigi nian komprenon de ĝiaj interfakaj aspektoj. Tio kontribuos al la longdaŭra diskuto pri la efiko de Esperanto en Azio kaj pri la historiaj interŝanĝoj inter esperantistoj el Eŭropo, Amerikoj, Sovetunio kaj Azio. Ĉi tiu konferenco kunigas internacian grupon de akademiuloj por esplori novajn teoriajn kaj historiajn vojojn.
La programo elŝuteblas ĉi tie.
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (27 août 2024). Esperanto en Azio : konferenco ĉe la University of Hong Kong. Militrakonto. Consulté le 16 septembre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/1278l