Hodiaŭ ni bone scias, ke la nazia reĝimo en Germanio respondecis pri krimoj, kiuj estas senprecedencaj en la monda historio. Tuj post la militfino kaj la falo de la reĝimo ankaŭ germanoj bezonis longan tempon por ekscii kaj kompreni la plenan dimension de tiuj krimoj. Multaj detaloj pri la sorto de individuoj restas eĉ nun nekonataj.
Komence de 1946 la revuo American Esperantist publikigis mallongan memor-artikolon pri germana esperantisto, kiu estis persekutata de la nazioj: Walter Knopf (Solzbacher 1946:15-16). La artikolo mencias, ke tiu homo estis eĉ mortigita. Mi rimarkis la artikolon, kiam antaŭ pli ol kvindek jaroj mi komencis ekstudi la historion de Esperanto en la Tria Regno, sed flankenmetis ĝin, ĉar mi ne trovis detalojn pri Knopf. Poste aliaj aspektoj de la persekutoj kontraŭ esperantistoj ne nur en Germanio, sed ankaŭ en Soveta Unio antaŭenŝoviĝis, tiel ke mi forgesis pri la homo.
Antaŭ du-tri jaroj mi tamen ekrememoris kaj tiam komencis uzi la intertempe ege pliboniĝintan manieron eltrovi fontojn, nome utiligi la ŝancon esplori en la Interreto. Tiel mi konstatis, ke en la renoma Institut für Zeitgeschichte en Munkeno troviĝas 110-paĝa manuskripto de Walter Knopf. Mi mendis, tralegis ĝin – kaj konstatis, ke temas pri personaj memoroj. Ili fine malkaŝis al mi homon, pri kies mortigo estis evidente erare raportite. Kiu do li estis?
Walter Knopf (1885–1950) naskiĝis en malgranda vilaĝo proksime de Magdeburg. De sia patro, kiu devenis de Vestfalio, profesie dogan-inspektoro, li heredis „fortan sencon pri deco kaj justo“, ankaŭ „veramon, sinceron kaj trofidemon“ (ĉiuj citaĵoj laŭ la membiografio). Walter estis solinfano kaj precipe junaĝe estis „ofte iom kolerema kaj flamiĝema“. En siaj diversaj loĝlokoj en norda Germanio longan tempon li estis la sola katoliko. Tio instigis lin adaptiĝi al la plimulto, sed ankaŭ „demeti ĉian falsan honton kaj mizantropecon kaj kuraĝe kaj sincere konfesi la hereditan aŭ ekkonitan veron“. Multe da tempo li pasigis per la legado de politikaj periodaĵoj, interesis lin precipe „la religia demando, la socia problemo kaj la pacdemando“. Lia ĝistiama lojaleco al la imperiestro komencis ŝanceliĝi, kiam en 1903 li aŭskultis balotan varb-paroladon de la „sudgermana demokrato“ Matthias Erzberger (1875–1921), sekve de kio li grade iĝis respublikano. Post la abiturienta ekzameno en Stettin li de 1904 ĝis 1909 studis lingvojn, la francan, anglan kaj germanan, en Greifswald, Marburg, Berlino kaj Parizo. En Parizo entuziasmigis lin la Sillon-movado de la maldekstrema katolika pacifisto Marc Sangnier (1873–1950); impresis lin ties pledo, ke interpaciĝo ne estu limigita al la politika elito. En Parizo li „multe pli ol en Germanio“ aŭdis kaj legis pri interpopola kunvivado, „pri internacia arbitracio, malarmado, eĉ kontraŭmilitismo“. Tiukadre en vintro de 1907-08 li konatiĝis kun Esperanto. Laŭ posta klarigo, miloj dankis al li la scion de la „lingvo de racio kaj progreso“. En 1912 li kunfondis Esperanto-grupon en Kattowitz.
Post la studado li iĝis instruisto. Li soldatservis kaj dum la Unua Mondmilito estis dufoje vundita. Supra Silezio, kie li ekloĝis, post la milito estis dividita: unu parto estis ligita al Pollando, alia parto restis germana. En la ĉi-lasta li vivis ekde 1919, nome en la urbo Beuthen (nun Bytom), kie li instruis en katolika supera lernejo. Inter 1920 kaj 1931 li partoprenis, parte kun sia edzino Lucia, en ses Universalaj Kongresoj – „kulminoj“ en lia vivo, kiel li rakontas en siaj memoroj. Li persone konatiĝis kun la filozofo kaj pacifisto Friedrich Wilhelm Foerster (1869–1966), ankaŭ subtenanto de Esperanto, kies verkojn li dumvive admiris. Ekde 1918 Knopf estis membro de la katolika partio Zentrum, tiutempe unu el la plej gravaj politikaj partioj en Germanio. Tamen, dek jarojn poste li eksiĝis, trovante ĝin tro dependa de dekstruloj, kaj anstataŭe membriĝis sinsekve en pli malgrandaj partioj. Li kritikas samkredanojn, kiuj estas tro patriotaj, ekzemple katolikajn studentojn, kiuj laŭdas Bismarck kaj estas preskaŭ same ŝovinistaj kiel la batalemaj korporacianoj. Li insistis, ke pri la Unua Mondmilito ĉefkulpis Germanio kaj ke tiuj, kiuj neas tion, kunrespondecas pri la estiĝo de nova katastrofo, la Dua Mondmilito.
Knopf vivis samurbe kun protestantaj germanoj, kiuj krom malfidi lin pro lia katolikeco suspektis, ke li aparte simpatias kun poloj. En Beuthen li fondis „Societon de katolikaj esperantistoj kaj pacbatalantoj“ kun la Esperanta nomo „Frateco“, apartenantan al la katolika pacmovado. Laŭ invito de Knopf en 1930 venis al Beuthen la germano Wilhelm Solzbacher (1907–1991), kiu en la katolika pacmovado estis pli juna kunlaboranto de Max Josef Metzger,(1887–1944), la fondinto de la katolika pacmovado mortigita fine de la Dua Mondmilito. Estis Solzbacher, kiu en 1946 raportis neĝuste, ke Knopf estis ekzekutita.
Post kiam ekstremaj dekstruloj en aŭgusto 1921 murdis la menciitan Matthias Erzberger, ministron pri financoj (kaj katolikon), Knopf proponis, ke la lerneja instruistaro sendu kondolencan leteron al la registaro en Berlino. Tion la kolegoj, el kiuj almenaŭ duono oponis la respublikon, tre akre kontraŭstaris. Ili evidente dividis la juĝon de la dekstruloj, ke Erzberger estas naciperfidulo. En siaj memoroj Knopf nomas sian lernejon „reakciega venenbutiko“. Lia kontraŭnazia sinteno iĝis konata, precipe lia pacifisma konvinko. En 1924 li kondamnis kontraŭjudan okazaĵon (atencon kontraŭ la juda tombejo de Beuthen). Pro tio li ricevis minacojn kaj portempe timis, ke ne estas nur minacoj. En la lernojaro 1932-33, nelonge antaŭ la kancelieriĝo de Hitler, Knopf rimarkis, ke sur klasĉambra muro estis pentrita svastiko, kaj aŭdeble vokis „Denove tia fripona kaj porka signo!“. Poste, kiam ekregis la nazioj, nevole li devis submetiĝi al la decido de siaj superuloj doni al lia lernejo novan nomon „Supera Lernejo Adolf Hitler“.
En aŭgusto 1933 Knopf estis eksigita el sia ŝtat-oficista pozicio. Samjare Solzbacher fuĝis al Luksemburgo (poste al Usono). La nacisocialismon Knopf opiniis neakordigebla kun kristanismo; li furiozis, kiam lia bofrato en 1931 aŭ 1932 membriĝis en SS, kaj rompis kun li kontakton. Knopf evitis saluti per „Heil Hitler“ kaj levi la dekstran brakon honore al la „gvidanto“. Al sia filo Wolfram li volis malpermesi la membriĝon en Hitler-Jugend, sed fine cedis por ne bari al li la vojon al abiturienta ekzameno. En 1943 la filo pereis kiel aerarmea soldato en la nazigermana milito kontraŭ Soveta Unio: tiun sortobaton Knopf en siaj memoroj nomas malfeliĉo supera al la longa mallibereco.
Matene la 6-an de oktobro 1939 – Hitler tiutage deklaris la militiron kontraŭ Pollando finita – Knopf estis arestita, oni kulpigis lin pri „ŝtat-perfidaj rilatoj“. Kiel tiajn oni karakterizis precipe lian kunlaboron kun la katolika semajngazeto Der Deutsche in Polen, fondita en februaro 1934 en Katowice, en la pola parto de Supra Silezio. Manuskriptojn por la gazeto, en kiuj li pseŭdonime raportis pri naziaj persekutoj kaj la kontraŭjudaj pogromoj, Knopf transportis en kava promenbastono trans la pol-germanan landlimon. La gazeto petis la germanojn vivantajn en Pollando esti lojalaj civitanoj de la pola ŝtato, ĝi tial estis tre malamike rigardata de la nazia reĝimo.
En la proceso ĉe la nazia „popola kortumo“ en Berlino Knopf estis akuzita pri partopreno en la planado de puĉo, kies celo estis, laŭ la akuzo, anstataŭigi la nazian reĝimon „per katolik-tendenca demokratia ŝtatgvido“. La „puĉo“ eble parte estis kaptilo de Gestapo, kiu volis logi eksterlande loĝantajn opoziciulojn al Germanio. La ĉefakuzito Karl Schapper estis kondamnita al morto, Knopf al dumviva mallibereco. Rezultis por li kvin jaroj kaj sep monatoj. Lia edzino, ankaŭ akuzita kaj malliberigita por unu jaro, vidis lin en la prizono nur entute du horojn en ses jaroj. Lian peton labori en la prizona biblioteko oni rifuzis, anstataŭe li devis helpi en la produktado de pajloŝuoj.
Knopf abunde rakontas pri homoj, kiujn li renkontis antaŭ kaj dum sia enprizoniĝo. Tre negative li skribas pri diversspecaj servistoj de la reĝimo, sed li ankaŭ malŝate mencias la facilaniman aŭ oportunisman konduton de ekleziaj altranguloj; ties cedemo al „militismaj kaj ŝovinismaj instinktoj“ helpis prepari la grundon por la evoluo de naziismo. Kontraŭe, al homoj kun personaj malfortoj li rilatis pardoneme. Dum la instruado li klopodis proksimigi al siaj lernantoj la „lumajn flankojn“ en la karaktero de francoj kaj angloj, ne nur el libroj, sed surbaze de personaj travivaĵoj. Li kontente notas, ke la plimulto de liaj lernantoj restis al li lojala ankaŭ post la fino de la lerneja vivo. Pri esperantistoj li juĝas pozitive: „Kun malmultaj esceptoj la seriozaj esperantistoj havas fortan senton ne nur por interpopola kompreniĝo per la lingvo, sed ankaŭ por interpopola kompreniĝo per la racio kaj la koroj. Tre multaj el ili entute estas mirinde akceptemaj por ĉio bona kaj nobla, tiel ke la persona interrilatado kun ili ĉiam estas inspira kaj ĝuoplena.“
La 17-an de aprilo 1945, tri semajnojn antaŭ la militfino, Knopf kune kun aliaj „politikaj“ malliberigitoj estis mortpafota en la granda pundomo Waldheim en centra Saksio, en kiu li troviĝis de septembro 1943. Amastombo estis jam preparita, sed lastminute la plano pri mortigo ne efektiviĝis sekve de hezito aŭ duboj de la prizonestro. La 7-an de majo 1945 (estis tuj enironta la sovetia armeo) Walter Knopf fine liberiĝis. Reveno al Beuthen/Bytom ne plu eblis, ĉar la sovetia armeo kaj la novaj, polaj administrantoj jam komencis elpeli la germanajn loĝantojn. Knopf raportis en Espero Katolika: „Ni perdis la hejmlandon (Supra Silezio), nian belan domon en Beuthen kaj nian tutan havaĵon kaj estas nun malriĉaj kiel preĝejaj musoj.“ Li iris al Cottbus en la sovetia okupacia zono de Germanio, kie li povis denove eklabori kiel instruisto. Al Jakob Kaiser (1888–1961), gravulo en la Kristan-Demokrata Unio (Knopf nomas lin amiko), li helpis fondi filion en Cottbus. La potenculoj de la sovetia armeo tamen suspekte rilatis al partio, kiu pledis por kristana socialismo. Ili fine de 1947 eksigis Kaiser kaj forpelis lin el sia zono; en 1949 li iĝis ministro en Bonn, en la unua federacia registaro sub Konrad Adenauer. Knopf, fuĝinte al okcidenta Berlino, transloĝiĝis al Emmerich apud Rejno kaj iĝis tie gimnaziestro. Dekomence li sentis, ke li, viktimo de la nazioj, estas por la eksnazioj „viva riproĉo“, do provoko. Li petis anticipan pensiiĝon kaj volis ekferii la 1-an de oktobro 1950. Tiam li preskaŭ finis la verkadon de siaj memoroj.
Necesis stomak-operacio, sed estis jam tro malfrue. La 8-an de septembro Walter Knopf forpasis en la kirurgia kliniko de la Kolonja Universitato. Post tridek jaroj oni trovis en la postlasaĵo de la vidvino (mortinta en 1980) la manuskripton de liaj memoroj. Poste li tute dronis en forgeso, ankaŭ inter esperantistoj. Nur lastatempe historiistoj komencis rimarki kaj aprezi, ke Knopf apartenis al negranda grupo de germanoj, kiu, estante kristana kaj konservativa, firme rezistis kontraŭ la nazia reĝimo.
Ulrich Lins
Bibliografio
Ulrich Lins, „Deutsch-polnische Annäherungen. Was Esperantisten als Mittler geleistet haben“, Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik, 2022, p. 99–119.
William Solzbacher, „Morto kaj vivo. Rememoroj el alia mondo“, American Esperantist, vol. 61, 1946, n-ro 1-2, p. 15–16
Legendo de la bildo de la artikolo : Prizonula dosiero de Knopf
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (29 décembre 2023). Porpola kaj kontraŭnazia Germano. Militrakonto. Consulté le 18 janvier 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/vf30