Okaze de la 100-a Germana Esperanto-kongreso, inter la 26-a kaj 29-a de majo en Braunschweig, Pascal Dubourg Glatigny prelegos pri “Eliri la militon: esperantistaj voĉoj en post-milita Germanio / Heraus aus dem Krieg: Stimmen von Esperamto-Sprechern im Nachkriegs-Deutschland”.
En la tuj postmilita periodo estas preskaŭ neeble publike paroli pri estinta rezistado al naziismo en Germanio. Ankaŭ eksterlande la temo estas apenaŭ aŭdebla. Des pli interesa kaj eskternorma estas la iniciato de du esperantistoj kiuj klopodis diskonigi sian historion kaj sperton al la mondo. La socialisto Hermann Wagner (1904–?) kaj la komunisto Hermann Theobald (1892–1972), du laboristoj persekutitaj de Nazi-reĝimo, sentis en la jaroj 1947–1948 la neceson esprimiĝi antaŭ la monda esperantistaro. Ili kolektis informojn pri la kontrolo de germana socio, pri la internaj reprezalioj, pri la kontaktoj kun eksterlando, pri ies iniciatoj rezisti la nazi-diktaturon. En postmilita mondo ili volis kontraŭstari la facilan ideon, ke en la agresinta lando ĉiuj aprobis la barbaran imperiismon.
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (23 mai 2023). Eliri la militon . Militrakonto. Consulté le 12 octobre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmd4