La retejo plansprachen.ch aperigas artikolon pri Szymon Datner (1902-1989), aktiva pola esperantisto, estrarano de Esperanto-Societo ´Zamenhof´ ZES en Bjalistoko (1932), fuĝinta el la bjalistoka geto en 1943. Dummilite li kronikis la Holokaŭston kaj postmilite aperigis dudekon da volumoj pri la temo. Datner estis oficisto de Juda Historia Instituto en Varsovio ĝis la antisemita ondo de 1968. Datner multe kontribuis al la studo de la masakro de Jedwabne (1941), temo de la libro de Jan T. Gross (2000), kiu provokis akrajn intelektajn kaj politikajn polemikojn.
https://plansprachen.ch/Datner_Bjalistoko.pdf
Foto : Jan Murawiejski
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (20 septembre 2023). Memore al Szymon Datner. Militrakonto. Consulté le 16 septembre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmd6