Militrakonto ricevas la premion Grabowski 2023

La 26-an de novembro estis anoncita la premio Grabowski de UEA, kiu iras al la eldona teamo de Militrakonto, nome Javier Alcalde (Hispanio), Pascal Dubourg Glatigny (Francio), Catherine Gousseff (Francio) kaj Ulrich Lins (Germanio). La kvar laŭreatoj ricevas la premion pro siaj elstaraj kontribuoj al la scienca studo de la historio kaj kulturo de la Esperanto-movado kun aparta enfokusigo de la tutmondaj konfliktoj en la 20-a jarcento, temo al kiu ĉiuj el ili kontribuis unuope kaj kune. Aparta kristaliĝo de tiu kolektiva agado estas ĝuste Militrakonto, kiu estas ambicia esplorprojekto pri la transnacia imagaro de la dua mondmilito (en plej larĝa senco), vidata tra la optiko de Esperant-lingvaj fontoj. En tiu kadro estis iniciatita la retejo mondmilito.hypotheses.org/ kiun gvidas la laŭreatoj. La teamo de Militrakonto dankas al UEA!


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (27 novembre 2023). Militrakonto ricevas la premion Grabowski 2023. Militrakonto. Consulté le 16 septembre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmd7


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.