Studtago pri Esperanto en Barcelono

La venontan ĵaudon 2-an de Marto okazos en Barcelono studtago pri “Esperanto, plurlingvismo kaj sociaj movadoj en la longa 20-a jarcento”. Partoprenos Roberto Garvía, Guilherme Fians, Javier Alcalde, Nicolau Dols, Maria Rosa Garrido kaj Monica Heller. Matene prelegos Roberto Garvía kaj Guilherme Fians. Poste okazos tablorondo kun la ses fakuloj. La publiko ankaŭ kontribuos per demandoj kaj komentoj. Posttagmeze Javier Alcalde gvidos historian viziton al la kvartalo Gràcia pri ĝiaj ligoj al Esperanto.

La studtago okazos en Instituto pri Katalunaj Studoj, kies sekcio pri filologio [t.e. Akademio de la Kataluna Lingvo] estras Nicolau Dols. Tiu evento ligiĝas al la honorigo al Monica Heller kiel Doktorino Honoris Causa ĉe la Universitat Autònoma de Barcelona (okazonta la venontan mardon 28-an de Februaro). La ĉeesto estas libera, kaj ankaŭ eblos spekti la matenan programon rete.

Por pliaj informoj eblas kontakti Maria Rosa Garrido: mariarosa.garrido@uab.cat


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (27 février 2023). Studtago pri Esperanto en Barcelono. Militrakonto. Consulté le 12 octobre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmd2


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.