Serĉante Universalan Lingvon: Esperanto kaj Politiko en Orienta Azio

La 25an de marto 2022, panelo “Serĉante Universalan Lingvon: Esperanto kaj Politiko en Orienta Azio” okazis dum la jarkonferenco de la Asocio por Aziaj Studoj en Honolulu, Havajo.
La panelo prezentis kontribuojn de Joshua Fogel (Jorka Universitato, Kanado) pri “La Frua Historio de Esperanto en Ĉinio kaj Japanio”, de Yauheniya Hudziyeva (Waseda University, Japanio) pri “Lingva Imperiismo kaj Kolonia Rezisto: Proletaj Esperantistoj en la Periferioj de la Japana Imperio”, de Kazumi Kamimura (Josai University, Japanio) pri “La Proleta Esperanto-Movado en la Epoko de Subpremo kaj Konvertiĝo” kaj Edwin Michielsen (Universitato de Toronto, Kanado) pri “Esperanto kontraŭ Faŝismo: An U-Saeng kaj la Esperanto-Komunumo dum la Ĉin-Japana Milito”. Diskutkomentojn gvidis  Nadine Willems (Universitato de East Anglia).
La prezentoj diskutis la kulturan kaj politikan historion de la Esperanto-movado, ekde ĝia komenco en Orientazio ĝis la fino de la Dua Mondmilito en 1945 kaj ekzamenis la transnaciajn trajektoriojn de intra-orientazia interŝanĝo kaj solidareco inter esperantistoj, same kiel diversajn ambiciojn, esperojn kaj strategiojn, per kiuj la movado respondis kaj adaptiĝis al la politike perfortaj momentoj de la regiona historio.

 


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (16 avril 2022). Serĉante Universalan Lingvon: Esperanto kaj Politiko en Orienta Azio. Militrakonto. Consulté le 11 octobre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmcy


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.