La dua renkontiĝo de Esperanto-Paradigmo okazos ĉe la Universitato Bonn de la 6-a ĝis la 8-a de septembro 2022. Bonvenaj estas proponoj de master-studentoj, doktoriĝantoj kaj post-doktoroj. La laborlingvoj estos franca, germana kaj angla. La venontjara renkontiĝo okazos en 2023 ĉe la Campus Condorcet en Parizo.
Informpetojn kaj kandidatiĝojn oni sendu ĝis la 30-a de junio al Marcel Koschek.
Germanlingva kaj franclingva alvoko.