Nova historio pri la Esperanto-movado en Hispanio

En la organiza dezerto, kiu estis la postmilita Hispanio, surprizas la apero en 1947 de sendependa organizo. La Hispana Esperanto-Federacio gastigis en respondecaj postenoj esperantistojn, kiuj aliĝis al unu aŭ alia flanko dum la Hispana Milito, igante la Federacion lokon de renkontiĝo kaj repaciĝo. Por klarigi tiun spiriton de toleremo kaj reciproka respekto, Roberto Garvía analizas la Esperanto-movadon en la jardekoj antaŭ la milito. La libro emfazas ĝian diversecon, for de la stereotipoj kiel unutema, unudimensia kaj kvazaŭsekta movado. En ĝi enestas masonistoj kaj katolikoj, militistoj kaj kontraŭ-militistoj, bolŝevikoj kaj kontraŭbolŝevikoj, anarkiistoj kaj tradiciistoj, naciistoj kaj kontraŭnaciistoj, sciencistoj kaj kamparanoj, feministoj kaj konservativaj virinoj, komercistoj kaj sindikatistoj, instruistoj, inter aliaj grupoj. Ĉiu kun siaj aspiroj kaj siaj diversaj interpretoj pri tio, kion signifas Esperanto kaj ĝia “interna ideo”. Tiu ĉi diverseco estis fonto de internaj konfliktoj, sed, samtempe, de komuna lernado pri toleremo kaj respekto.


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (25 février 2022). Nova historio pri la Esperanto-movado en Hispanio. Militrakonto. Consulté le 11 octobre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmcw


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.