Nova artikolo pri Esperanto kaj kosmopolitismo

Kadre de sia esplorstipendio financita de la Gerda Henkel Stiftung ĉe la Freie Universität Berlin, Malte König aperigis artikolon pri Esperanto kaj kosmopolitismo en la intermilita periodo.

Pere de Esperanto la studo ekzamenas la praktikan efikon de kosmopolitaj ideoj dum la intermilita periodo. La celo estas kompreni kosmopolitismon ne kiel utopion, sed kiel praktikon. Ke Esperanto tute ne estis nereala pipa sonĝo, oni povas vidi el tio, ke la Ligo de Nacioj longe diskutis pri ĝia rekomendado kiel lerneja temo al siaj membroŝtatoj. La artikolo argumentas, ke komence de la 20-a jarcento Esperanto reprezentis veran eblon por starigi lingvan bazon por faciligi la kunkreskadon de la homaro.

“Esperanto in der Zwischenkriegszeit. Ein kosmopolitisches Projekt auf dem Prüfstand”, in: Historische Zeitschrift 314.1 (2022), S. 68-104.
https://doi.org/10.1515/hzhz-2022-0003


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (3 février 2022). Nova artikolo pri Esperanto kaj kosmopolitismo. Militrakonto. Consulté le 16 septembre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmcu


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.