Okaze de la centjariĝo de SAT studtago organiziĝos en Parizo, ĉe EHESS, Campus Condorcet. La 17-an de decembro estos prezentitaj diversaj prelegoj pri la lingva demando ĉe la internacioj, pri aspektoj de la vivo de Lanti, pri la laborista movado antaŭ 1921 kaj pri la SAT-kongreso en 1926 en Leningrado. Krome estos prezentita la projekto pri cifereca muzeo de la vojaĝo de Lucien Péraire al Azio (1928-1931). Konkludos la tagon atestoj de nunaj SAT-aktivuloj kaj ĝenerala diskuto pri politika agado kaj esperantismo. Lingvoj de la evento estas franca, angla kaj esperanto.
Por partopreni ĉu surloke ĉu rete, konsultu la specifan retejon kaj sendu la aliĝilon.