Kanto pri la murdita juda popolo

Denove en 2021 la eldonejo Ars Libri el Lublino liveras esperantigon de grava verko de pola juda verkisto rilate al la milittempo. La Kanto pri la murdita juda popolo estis verkita de Icĥok Kacenelson (1886-1944) tuj antaŭ li estis deportita al Aŭŝvico kaj tie murdita. La poeto, kies verkaro estas en la hebrea kaj en la jida, pretervivinta la insurekcion de la varsovia getto fuĝis al Francio kie li estis internigita en Vittel kiel nefranca judo. Li faris diversajn kopiojn de la teksto kaj kaŝis ĝin en botelojn enterigitajn apud arbro. Tiun version oni retrovis militfine.

I. Kacenelson, Kanto pri la murdita juda popolo,  dulingva eldono, trad. M. Bronŝtejn, red. T. Chmielik, Ars Libri, Lublin, 2021.


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée.

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.