La 3-an julio en Barcelono, okazis evento memore al Conxa Pérez, barcelonanino kiu dum sia tuta vivo batalis kontraŭ la faŝismo kaj la maljusto. Ŝi estis milicano dum la milito, ekziliĝis kaj konis la francajn koncentrejojn, poste dum la diktaturo revenis en Barcelonon kaj helpis al persekutitaj homoj. Lastatempe ŝi partoprenis la movadon de la Indignuloj kaj multe laboris pri la disvastigo de la historia memoro. En la paroladoj, oni ankaŭ menciis ke dum la hispana dua respubliko ŝi lernis Esperanton en ateneo Faros. La decido dediĉi al ŝi novan placon enkadriĝas en klopodado de la nuna urbestraro por vidigi en la nomoj de la urbaj stratoj la historian rolon de sociaj aktivulinoj.
Kompleta kroniko (hispane) de la evento legeblas en tiu ĉi artikolo de la ĵurnalisto Carles Cols (bezonatas registriĝo en la retejo de la ĵurnalo El Periódico).
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (4 juillet 2021). Inaŭgurita en Barcelono placo memore al anarkiistino. Militrakonto. Consulté le 19 février 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmcj