Sennacieca Revuo flegas historiajn temojn

Ĵus aperis la volumo Sennacieca Revuo 2020, kiu inkluzivas aron da prihistoriaj artikoloj. Interalie: “Tragedio de anarkia bolŝevisto” memore al la centjariĝo de la Ĉina Komunista Partio en 2021, de LI Danyang kaj LIU Jian, elĉinigita de Chielismo Wang Tianyi; “50-a datreveno de la Hispana Revolucio”, prelego farita de Eduardo Vivancos dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en julio 1986; “Albanio : la sola eŭropa lando sen antisemitismo”, de Tomasz Kamusella. tradukita de Bardhyl Adem Selimi; “Atestanto de la armea urbo Hiroŝimo”, de HORI Jasuo; “Historia studo pri la japana politiko pri lingvoj”, de MIYAZAWA Naoto; “Persona bilanco pri Germana Demokrata Respubliko”, de Detlev Blanke; “La laborista komponanto de la esperantismo”, de Georgo Lagranĝ’; kaj “Sennacieca Asocio Tutmonda : daŭripova renkontiĝejo por malsamideaj aktivuloj el la laborista Esperanto-movado”, de Vinko Markovo.

OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (28 décembre 2020). Sennacieca Revuo flegas historiajn temojn. Militrakonto. Consulté le 24 juillet 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmc3


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.