La 15-an de decembro 2020, Zamenhofa Tago, la teamo de la Universitato St. Andrews malfermis sian retejon. Ĝi entenas informojn pri la membroj de la esplorprojekto, ilian sciencan agadon kaj publikaĵojn. Ĝi krome proponas blogon kun multaj interesaj eroj el la nekonata esperanto-historio. Estonte ĝi ankaŭ ofertos historian atlason de la esperantistoj.
Bildo : el la projekto de la bjalistoka esperanto-societo por la Zamenhofa naskiĝtago (https://espero.bialystok.pl/eo/)