Antanas Poška (1903–1992) estas konata litova antropologo kaj esperantisto. Lerninte Esperanton en 1913, li partoprenis la Universalan Kongreson en Nürnberg (1923) kaj la SAT-Kongreson en Leningrado (1926). Ĝis 1929 li nomis sin Paškevičius.
En 1929 li komencis motorciklan vojaĝon al Hindio. Li studis antropologion en Bombajo kaj Kolkata. Pri siaj vojaĝoj, de kiuj li revenis al Litovio nur en 1937, li verkis duvoluman libron en la litova De Balta Maro ĝis Bengalio (Nuo Baltijos iki Bengalijos, Kaunas, 1939, nova eldono en ok volumoj, Klaipėda, 2002-2012). La 700-paĝa Esperanta versio Ni ĉiuj estas fratoj. Impresoj de vojaĝo tra Oriento kaj Hindio, kiun li mem tajpis ekde 1975, ne povis esti publikigita; fragmentoj aperis en Horizonto de Soveta Litovio kaj Litova Stelo. Sian doktoriĝan studon li ne povis fini antaŭ la milito, sed en 2014 la Kolkata Universitato postmorte donis al li honoran doktorecon.
Longe restis nekonata la klopodado de Poška savi judojn en Litovio, kiujn minacis la kontraŭjuda eksterma politiko de la nazioj. Ĝi metis finon al plurjarcenta kunvivado de judoj kaj litovoj. La 22-an de junio 1941 komenciĝis la milito inter la aliancanoj Soveta Unio (kiu unu jaron antaŭe aneksis Litovion) kaj nazia Germanio. La persekutado de judoj estis por la plej multaj litovoj tute neatendita okazaĵo. Ankaŭ la eklezia hierarkio komence opiniis, ke la nazioj persekutos nur juddevenajn komunistojn kaj aktivulojn de la sovetia potenco. Nur iom post iom oni komprenis, ke la nazia politiko celas ekstermi ĉiujn judojn.
El ĉirkaŭ 208-210 mil judoj vivintaj en Litovio ĝis la fino de la milito estis mortigitaj 190-196 mil. La nazioj en ĉiuj militokupitaj serĉis apogon de kunagantoj, kiuj vole aŭ devige helpu ilin en la persekutado kaj ekstermado de judoj. Tamen en Litovio, same kiel en najbara Pollando, troviĝis miloj da bonvolaj homoj, kiuj, riskante sian vivon kaj liberon, klopodis diversmaniere helpi al siaj samlandanoj-judoj. Multaj judoj estis savitaj per tio, ke oni kaŝis ilin en paroĥejaj domoj, monaĥejoj, preĝejaj keloj kaj privataj domoj. La plej multaj saviĝis kaŝante sin ĉe izole loĝantaj vilaĝanoj.
Pro savado de judoj minacis severaj punoj. Personoj, kiuj klarigis, ke pro mono ili kaŝis judojn, estis punataj per trimonata mallibereco. Tiu, kiu sian agon motivis per katolika homamo, estis samrangigita al partizano kaj estis mortpafita. La litovdevena kanada sociologo prof. Genius Procuta eltrovis, ke dum la nazia okupacio en Litovio estis savataj kaj kaŝataj ĉirkaŭ 2500-4000 judoj. En la savado kunlaboris proksimume 25 000 homoj. Pro la savado de judoj la memorejo Jad Vaŝem en Jerusalemo atribuis la nomon “Justulo inter la nacioj” al 917 personoj el Litovio. Al ili ekde 2000 apartenas la mondvojaĝanto Antanas Poška (M.31.2/8935), kiu de 1937 ĝis 1940 estis ankaŭ prezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Li kaŝis judojn en sia loĝejo en Sodų-strato, mezvoje inter la getto kaj fervoja stacidomo. La vojo ne estis longa, sed danĝera – ja estis speciale observata stacidoma kvartalo.
Savinte judojn kun la helpo de parencoj kaj konatoj, Poška en 1945, post la milito, ne povis akiri trankvilecon en sia Litovio. La sovetiaj aŭtoritatoj false akuzis lin pro subteno al organizaĵo de litovaj partizanoj kaj kunlaboro kun eksterlandaj spionaj servoj. Kiel biblioteka fakulo li rifuzis obei ordonon pri transdono de litovaj klasikaj verkoj al rubejo. Ankaŭ suspektata pro sia agado por Esperanto, li estis ekzilita por kvinjara punlaboro en la koncentrejo Vorkuta. Sekvis restadoj en mezaziaj respublikoj. Rehonorita en 1958, li ekde 1959 denove ekloĝis en Vilno. Bibliografio de liaj verkoj inkluzive arkivajn dokumentojn (2006) ampleksas 3756 unuojn. Dum sia vivo li vizitis eble 75 landojn. Plej multe li ŝatis en siaj vojaĝoj la interhomajn kontaktojn, kiujn li ofte dankis al Esperanto.
Post la milito Poška rakontis al neniu pri sia savagado. Ĉar en la postmilita Soveta Unio oni ne emis elstarigi la specifan sorton de judoj inter la multaj viktimoj de la nazioj, li verŝajne deziris eviti problemojn kun iuj instancoj. Detalojn oni eksciis nur post lia forpaso kaj la ordigo de lia arkivo. Tiam oni trovis atentindan dokumenton: ateston de Akiva Geršater (1886–1964), esperantisto, kiu vivis en Vilno kaj dankis al Poška sian transvivadon.
Vytautas Šilas
Atesto de Akiva Geršater (=Gerszater), dokumento konservata en Jad Vaŝem.
Mi, la subskribinto Akiva (Kivel) Geršater, israela civitano, naskiĝinta en Vilno en 1886, atestas, ke Antanas Poška, nun loĝanta en Vilnius, Smėlio str. 26-15, mi konas de ĉirkaŭ 25 jaroj kiel verkiston kaj esploriston-antropologon.
En 1941, kiam germanoj militokupis Vilnon, tuj komenciĝis pogromo kontraŭ judaj loĝantoj: viroj estis organizite kaptataj kaj forsendataj por deviga laboro ĉefronte. De tie jam neniu revenis. Kreskis danĝero, ke germanoj min kaptos kaj forsendos por laboroj. Tiam por helpi min venis Antanas Poška, kiu tiutempe laboris kiel estro de biblioteko, situanta en Chopin-strato. Li donis al mi oficialan legitimilon mem subskribitan kaj konfirmitan per biblioteka sigelo, ke mi estas oficisto de la biblioteko estrata de li, do lia helpanto. Ĉi tiu legitimilo iun tempon protektis min kontraŭ la danĝero esti sendita al deviga laboro.
Post la ekstermo de la plej granda parto de urbaj judoj, la hitleranoj kunpelis tiujn, kiuj restis vivaj, en getton. Foje mi kaŝe foriris el la getto en la urbon por havigi al mia malsatanta familio panon kaj terpomojn. Surstrate min haltigis Gestapo-agento, kiu suspektis min fuĝinto el la getto kaj postulis montri dokumentojn. Mi prezentis la bibliotekan legitimilon kun la subskribo de A. Poška kaj la agento liberigis min. Tiam la frata helpo de Poška savis min de neevitebla morto.
Post kiam la hitleranoj ekstermis mian tutan familion, mi ankoraŭ estis turmentita en la getto. Finfine en aŭtuno de 1943 mi de tie fuĝis kaj dum kelkaj tagoj kaŝis min en loĝdomaj ruinoj. Kiam ne plu restis ebleco kaŝiĝi, iun vesperon mi decidis iri al la loĝejo de A. Poška. Gardante min kontraŭ germanaj spionaj okuloj, mi ĉirkaŭ la 9-a vespere venis al A. Poška. Li akceptis min kiel vera amiko kun tiutempe malofta porhoma amo. Ĉirkaŭ dek monatojn (ĝis la liberigo de la urbo el la germana okupacio) A. Poška kaŝis min en sia loĝejo kaj nutris min. Nek tiutempe nek post la liberigo li eĉ nur aludis pri elspezoj pro mia vivteno.
Laŭ la “leĝoj” de germanaj faŝistoj pro kaŝado de judoj minacis mortopuno. Antanas Poška kun vera vira kuraĝo plenumis sian homan devon al senhejma, persekutata homo, serĉanta rifuĝejon kaj savon. Mi ĝis la lastaj vivotagoj ne forgesos la amikemon montritan de li en tiu malfacila kaj senespera periodo.
Loĝante en la loĝejo de A. Poška mi eksciis, ke mi ne estas la sola homo suferanta germanan persekutadon, al kiu li helpas diversmaniere. Pli ĝustajn indikojn pri tio mi ne havas, kaj tiutempe mi ne tre povis interesiĝi.
Finante mi devas noti, ke ĉiuj de mi indikitaj faktoj estas priskribitaj ĝuste kaj estas tute certaj. Mi alprenas por mi plenan respondecon pri tio, kio estas dirita.
Skribita kaj subskribita propramane.
Holon (Israelo)
1962.III.5 Akiva Geršater
Konfirmita de notario Shimon Kirshenberg.
1962.III.5 Tel Aviv
Bibliografio
Inita Tamošiūnienė, “Li vivos plu inter ni”, Litova Stelo, 1992, n-ro 6 (88), p. 4–9.
Jokūbas Skliutauskas, “Ne nur esperantisto”, Litova Stelo, 2000, n-ro 3 (133), p. 14–15.
Vytautas Šilas, ”Inter du mondmilitoj. Esperanto en Vilnius dum pola okupacio”, Litova Stelo, 2001, n-roj 2 (138) kaj 3 (139).
Vytautas Šilas, “Kavaliro de la verda stelo”, Litova Stelo, 2003, n-roj 2 (150) kaj 3 (151).
Bildo
Mečys Brazaitis (1903-1952), Strato Antokolskio, Vilnius, 1940.