La pola literaturo tre frue dediĉis verkojn al la temo de Holokaŭsto. Jam en 1946 la beletra revuo Odrodzenie (renaskiĝo, renovigo) aperigis la poemon de Zuzanna Ginczanka (1917-1945) Non omnis moriar (ne komplete mi mortos). Antaŭ la milito Ginczanka evoluis en la varsovia rondo de bohemaj beletristoj kaj ricevis daŭran subtenon kaj kuraĝigon de Julian Tuwim (1894–1953), unu el plej famaj polaj poetoj de la tempo kaj ankaŭ konvinka kaj aktiva Esperantisto. Kaŝita dummilite de pluraj kuraĝaj poloj Ginczanka arestiĝis nelonge antaŭ la militfino kaj estis murdita de Gestapo ie en Krakovo. Ankaŭ nejudaj poetoj tiam verkis pri la temo. En 1943 Czesław Miłosz (1911-2004) komponis la faman poemon Campo dei Fiori, kiu reliefigas la indiferentecon de la homoj por la juda tragedio. Tiuj du figuroj ne lasis grandan spuron en la esperanto-historio.
Tamen la frua kaj tiam pionira novelaro Medalionoj de Zofia Nałkowska (1884-1954), verkistino, membro de la postmilita pola komisiono por enketado pri la germanaj krimoj, prezentas rimarkindan escepton. Aperinta pole en 1946, la unuaj tradukoj estis en la germanan (1956) kaj esperanton (1957). Tradukoj en aliajn lingvojn aperis nur longe post la murofalo. Ĝia neapero en aliaj lingvoj ligiĝis interalie al la falsa kredo, ofta en okcidento, ke entute poloj longe ne agnoskis la Holokaŭston. Spite al la persisto de verkistoj kaj intelektuloj la hezito inter «polaj judoj» aŭ «Judoj el Pollando» efektive daŭre ŝvebis en la pola konscio. Longe judoj estis konsiderataj nur kiel specifa kaj homogena grupo. Malgraŭ la granda diverseco de la personaj aliroj al la propra judeco ili estis apartigitaj kiel eksternacia homgrupo. Kun la malfermo de POLIN en 2013, muzeo de «polaj judoj» en Varsovio, espereble la debato trovis konkludon. Judoj estas senkondiĉa parto de la pola nacio.
Kontraŭe en la esperanto-komunumo, la demando pri la specifeco de la juda destino suferis mankon de rekono. Inkludanta komunumo per essentiam, ne destinata al klasifikado kaj apartigo de homoj laŭ nacioj, ĝi pli emis reliefigi la komunecon ol la specifecon. Zofia Banet-Fornal (1929-2012) tamen sentis la bezonon pli specife pridemandi la neniigan kondiĉon de «judaj poloj esperantistoj» sub la ŝlosilo de tiu triobla identeco. Ŝia libro La pereintoj in memoriam aperinta en 2003 ofertas multflankajn respondojn al tiu nefacila demando.
La pereintoj in memoriam estas iaspeca antologio de la verkoj de ses esencaj aktivuloj kaj verkistoj de la pola intermilita esperanto-komunumo : Leo Belmont (1865-1941), Halina Weinstein (1902-1942), Edvardo Wiesenfeld (1892-1942/43), Jakob Szapiro (1897-1941), Izrael Lejzerowicz (1901-1942), Salomon Kornfeld-Grenkamp (1896-1943). Al ĉiu el ili, Militrakonto dediĉos specialan artikolon. Al elekto de tekstoj kiujn ili verkis kaj aperigis antaŭmilite, Banet-Fornal aldonis personan enkondukan biografion kiu klopodas skizi ilian sintenon al la propra judeco, la akcepton kaj malakcepton de ilia deveno en la multreligia esperanto-komunumo dum la intermilita periodo, -kiu karakteriziĝis, ne nur en Pollando, kun kreskanta kontraŭjudismo. Ŝia aliro provokis ankaŭ debatojn en la esperanto-komunumo.
Verkita surbaze de arkivoj, publikaĵoj, interparoloj kaj memoroj la ses portretoj de la forpasintoj ebligas al Banet-Fornal «legi el la cindroj», laŭ ŝiaj propraj vortoj. Cindroj de homoj sed ankaŭ cindroj de dokumentoj. La tuta kompillaboro kondukas Banet-Fornal ankaŭ primediti la specifan situacion de la historia esploro rilate al Esperanto-movado. Marĝena neinstitucia fenomeno, la spuroj de la esperantuloj pli rapide malaperas ol tiuj de aliaj komunumoj. En sia antaŭparolo Banet-Fornal bedaŭras pri la malapero de la memoro de la Esperanto-komunumo: «la arkivoj neprofesie konservitaj, pli precize estas diri ofte tute nekonservitaj, ĉiam pli ŝrumpiĝas, malkompletiĝas, perdas sian valoron» (p. 10). Ŝi verkis tiun tekston antaŭ 20 jaroj. Intertempe la situacio draste malpliboniĝis.
Pascal Dubourg Glatigny
Zofia Barnet-Fornalowa, La pereintoj in memoriam, Eldonejo Hejme, Czeladź (Katowice), 2003.
Bildo : Tombo de Zofia Barnet-Fornal, Varsovio, Juda tombejo de ul. Okopowa.
Mi tre dankas vin. Mi preferas legi pri spertoj de homoj dum militoj, kaj mia listo kreskigxas!