La amiko de Andreu Nin

Kiam oni priparolas la esperantistecon de la plej konata gvidanto de POUM, Andreu Nin (1892-1937), oni ĉiam komencas de la sama deirpunkto: la klubo Frateco. Ĝin li kunfondis en 1909 en El Vendrell, lia kataluna naskiĝurbeto. En ĝi ĉefrolis interalie Maria Julivert (1888-1968), instruistino pri pentrado kaj desegnado, aktivulino ankaŭ en prafeminisma movado, kaj iu Amadeu Martorell (1888-1958). Pri Julivert oni sufiĉe scias, danke al la esploroj de Gisela Alcón. Sed pri Martorell oni scias malmulte. Li certe estis bona amiko de Nin, kiel montras la jena letero, sendita kun la dato 12-a de julio 1910 (en privata kolekto) Joan Inglada, trovinto de tiu letero, klarigas, ke “Andreu Nin esperantistiĝis ĉirkaŭ 1907 kune kun (aŭ eĉ far) sia amiko Amadeu Martorell, kiu lernis esperanton en Vilafranca del Penedès, kie li laboris.” Sed kiu estis Amadeu Martorell?

Eblas parte respondi al tiu demando danke al artikolo pri lia vivo aperinta en februaro 1936 en la kultura kaj fotoplena revuo Estampa, la plej multe presata revuo en Hispanio dum la tridekaj jaroj. Temis pri moderna semajna publikaĵo politike konservativa en la kadro de la dua hispana respubliko. La teksto pri Martorell aperis en la rubriko “Humilaj vivoj”. Interese, ĝi ne kunligas Esperanton kun iu socia aŭ politika celo.

Laŭ tiuj informoj, ni scias, ke lia patrino mortis antaŭ ol li estis unujara. Martorell kreskis ofte batita kaj ne sufiĉe nutrita. Li fariĝis maldika infano, vakskolora, senhara en la centro de la kranio kaj plenplena de abscesoj. Kutime fokuso de la mokado far aliaj infanoj, li lernis kiel defendi sin. Li kombinis la familian laboron de paŝtisto kun elstara partopreno en bazlernejo. Tamen, dekjaran la patro devigis lin fariĝi lernanto de pan-farado. Li restis  panisto tutan jardekon. Sed li ne estis kutima laboristo. Ofte malforta kaj malsana, li multon legis beletre kaj filozofie, kio ne plaĉis al la dungantoj. Pro tio plurfoje li estis maldungita.

Septembre de 1909 okazis en Barcelono la 5-a Universala Kongreso de Esperanto. Tiam la polico de El Vendrell arestis homon, kiu vojaĝis en trajno sen bileto. Li parolis nekonatan lingvon kaj ripetis la vorton “Esperanto”. Tial la polico alvokis lokan esperantiston: Amadeu Martorell. Post interparolo kun la strangulo, Martorell klarigis al la policanoj, ke temas pri la rusa poeto Gedrezi Ciklari, al kiu oni ŝtelis la tekon, inkluzive de personaj dokumentoj kaj trajnbileto.

Dudekunujara Martorell decidis iri eksterlanden por trovi pli kontentigan vivon. En Parizo kaj sen scii la francan lingvon, estis Esperanto kio helpis lin. Danke al ĝi li eklaboris en Grand Hotel du Globe, internacia gastejo de esperantistoj posedata de la gesinjoroj Leclerc en la latina kvartalo. Alia konata gasto en 1911-1912 estis la ruso Vasilij Devjatnin (1862-1938), kiu profesie laboris por Esperanto en Parizo, kaj kiu fame piediris dum 42 tagoj al la Krakova UK en 1912 kun la turko Romano. Dum ses jaroj, Martorell denove kombinis laboron (ĉi-foje nokte, en restoracio), kun siaj studoj en (mez)lernejo. Poste li revenis Hispanien por fariĝi instruisto.

Kiam Martorell eniris la instruistan lernejon li aĝis 27 jarojn. Samtempe li instruis private Esperanton al aro da proletoj en Barcelono. Subite tamen oni fermis tiun lernejon pro kontraŭleĝa praktikado de la profesio. Post mallonga laboro en magazeno, la samaj proletoj helpis lin ekofici kiel mastrumanto de lernejo en urbeto Valls. Temis pri raciisma lernejo (laŭ la modelo de la pedagogo Francisco Ferrer i Guàrdia) ene de la loka Centre Obrer Instructiu [Instrua Laborista Centro]. Unu el liaj lernantoj estis Josep Piñas Serra (1899-1986), kiu dum la hispana milito fariĝis urbestro de Valls, kaj poste ekziliĝis en la francaj koncentrejoj.

Fininte siajn studojn, Martorell estis nomumita instruisto en laborista lernejo. Li festis la studan sukceson irante fiŝkapti kun siaj amikoj, kiel montras la bildo en la artikolo de Juan Puente en Estampa. Dekstre en tiu bildo facile rekoneblas lia fidela amiko Andreu Nin.

Poste Martorell eniris la universitaton por fariĝi dentisto. Li daŭris la studadon en Madrido kaj iĝis infan-dentisto unue, kaj doktoro pri medicino kaj kirurgio poste. Por pagi la universitatan koston li denove instruis private. Same kiel en Parizo, en Madrido li neniam konis la vidindaĵojn kaj la noktajn festojn de la urbo.

La ĵurnalisto de Estampa finas sian artikolon demandante al Martorell: “Kion vi faros nun?”. Li respondis: “Mi ĵus malkovris, ke mia alvokiĝo estas instruisto” – li respondis modeste. Mi ŝatus direkti infan-ĉambron en hospitalo aŭ denove eduki etulojn en modesta lernejeto”. Sed baldaŭ okazis la militista puĉo, kaj Martorell neniam plu estis instruisto.

La detaloj pri lia posta vivo nebulas. En tiu epoko troviĝas reklam-anoncoj de d-ro Amadeu Martorell en la publikaĵo El Baix Penedès, tiam la loka inform-organo de POUM. Dummilite li laboris en la  hospitalo de El Vendrell. Poste, kiel subtenanto de la respublikana flanko li suferis militistan tribunalon. Nur lastminute li estis savita de karcera kondamno danke al la penado de la tiama (frankisma) urbestro de Vendrell, kiu veturis al Tarragono por alparoli la  armean tribunalon favore al Martorell. Post la milito, li eklaboris siaurbe kiel dentisto sed baldaŭ li grave malsaniĝis. Li mortis en 1958.

Javier Alcalde

La aŭtoro dankas la nepinojn de Amadeu Martorell, kiuj afable konsentis transdoni plurajn informojn. Xavier Margais havigis al ni la leteron, unue aperinta en la artikolo de Joan Inglada.

Se vi volas legi tiun artikolon en angla traduko, alklaku ĉi-tie.

Fontoj kaj referencoj

Gisela Alcón Vidal (2012). “Maria Julivert Aulés (El Vendrell, 1888-1968)”. Kataluna Esperantisto, llengua internacional i drets lingüístics, 359, p. 3-8. Elŝutebla en https://www.raco.cat/index.php/KatalunaEsperantisto/article/view/269575

Antoni Gavaldà Torrents (2017). Josep Piñas Serra. Enmig d’un riu desbocat. President del Comitè i alcalde de Valls en temps de guerra. Valls, Cossetània Edicions.

Joan Inglada (1993). “Andreu Nin, perdita pioniro”, Kataluna Esperantisto 285 (52).

Álvaro Pérez Álvarez kaj Beatriz Gómez Baceiredo (2010). “Los textos biográficos en las revistas gráficas españolas de la II República”. Actas – II Congreso Internacional Latina de Comunicación Social – Universidad La Laguna, decembro de 2010.

Francesc Poblet i Feijoo (2008). La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono. Sabadell, Kataluna Esperanto-Asocio.

Juan Puente (1936). “Panadero, camarero del ‘Moulin Rouge’, doctor en medicina…”,  Estampa, 1 februaro 1936, p. 13-15.



Citer ce billet
Javier Alcalde (2020, 1 juillet). La amiko de Andreu Nin. Militrakonto. Consulté le 19 avril 2024, à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmbk

Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.