Ekde kiam ŝi naskiĝis la 4-an de majo 1910, Varvara (Barbara) Cvetkova pasigis preskaŭ sian tutan vivon en Peterburgo (kiu dum preskaŭ sep jardekoj nomiĝis Leningrado). Tiun vivon skuis unue la Oktobra Revolucio (1917). Kiam ŝi estis eĉ ne dekjara, ŝian patron minacis ekzekuto: en Taganrog, kien la familio fuĝis pro malsato, ŝia patro estis arestita en 1919 kiel “blankgvardiano”. Pafekzekuton li eskapis nur, ĉar la patrino konis respondeculon, kiu atestis, ke la kulpigita patro en 1917 estis ano de la unua kongreso de la laboristaj, kamparanaj kaj soldataj deputitoj. Kiam la sorto de la patro ne estis certa, lia edzino fordonis la filinon en la familion de iu franco Henri, edziĝinta al ukrainino. Post liberigo de la patro, Varvara revenis en sian familion. La franco kun la ukraina edzino forveturis en Francion, sed restis korespondanto de Varvara kaj la patrino. Liberiĝinte la patro estis rekrutita en la Ruĝan Armeon kaj mortis en batalo en 1921.
La postrevolucia maltrankvilo limigis al Varvara la eblon lerni kaj studi. Por vivteni sin ŝi praktikis diversajn metiojn, portempe ŝi laboris kiel purigistino. Post studo en la Pentroarta Lernejo de Laborista Junularo, kies direktoro estis la fama pentristo Isaak Brodskij, ŝi akirinte diplomon en 1940 povis nomi sin dekoristo-pentristo. Pli frue, en 1928, en sia lernejo ŝi sekvis admonon de la instruisto, kiu diris, ke ĉiuj infanoj lernu Esperanton. La plej multaj kunlernantoj baldaŭ ĉesis, sed Varvara restis esperantisto – dum sep jardekoj, kiujn stampis epokaj perturboj. Ŝi multe korespondis, interalie kun ŝuisto en Aŭstrio kaj bakisto en Hispanio. En 1937 ŝi estis vokita al la „Granda Domo“, la urba filio de la sekreta polico (NKVD), kaj estis tie severe admonita ne plu korespondi kun eksterlando kaj neniigi ĉion, kio rilatis al Esperanto. Ŝi efektive bruligis ĉion, konservante nur la Esperanto-rusan vortaron de Vladimir Sutkovoj. Nur en 1955, kiam okupiĝi pri Esperanto ne plu estis danĝera kaj malnovaj esperantistoj komencis denove montriĝi, ankaŭ Varvara revivigis siajn ligojn al Esperanto; ŝia filino tiam eklernis ĝin. Mirinde, retroviĝis la malnova aŭstra amiko. Helpe de interveno de Franz Jonas, la prezidento de Aŭstrio, li atingis, ke ŝi ricevu la permeson vojaĝi en 1970 al Vieno kaj partopreni tie la 55-an Universalan Kongreson.
En tiu tempo ĉiam pli da eksterlandaj esperantistoj vizitis Leningradon; iom post iom pli-malpli ĉiu el ili ĝuis la gvidon kaj prizorgon, la bonvolon kaj bonvenigemon de Varvara Cvetkova. Ŝi mem ne estis delegito de UEA, sed la tiama delegito, la veterano Semjon Podkaminer (1901–1982), plusendis ĉiujn, kiuj lin kontaktis, al Varvara, kiu ĝenerale fariĝis la “panjo” de la loka Esperanto-vivo. La lokaj KGB-anoj komence opiniis la filinon Valerija, kiu helpis la patrinon, kaj alian esperantistinon putinoj, kiuj priservas alilandanojn, sed tia insultado estis progreso post la jaroj da tomba silento.
Al Leningrado ĉiujare venis ĝis cent esperantistoj. Estis multaj finnoj kaj svedoj, sed ankaŭ germanoj. Inter la ĉi-lastaj estis en 1985 Willi Brandenburg (1922–2005), kiu malkaŝis al Varvara, ke li iam apartenis al la germana armeo kaj estis inter la soldatoj, kiuj troviĝis antaŭ Leningrado por devigi la urbon al kapitulaco. Ŝi rakontis al Willi pri tiu terura 900-taga sieĝo en 1941–1944, kiam pli ol unu miliono da civiluloj pereis, plejparte pro malsato. Varvara laboris kiel infanvartistino en la sola infanĝardeno restinta en Leningrado. Tial ŝi povis ricevi laboristan, ne oficistan manĝokarton. Ŝi pentris afiŝojn, kiuj celis kuraĝigi la armeanojn kaj civitanojn. Interŝanĝinte siajn kontrastajn spertojn, Varvara kaj Willi iĝis geamikoj kaj revidis sin poste ankaŭ en Germanio. Estis pro la militaj jaroj, ke en Willi Brandenburg naskiĝis abomeno al milito. Pro tio li postmilite lernis Esperanton. La lingvon li kaj lia edzino Margret transdonis al siaj tri gefiloj denaske. Unu el ili, Ulrich, heredis de la patro ankaŭ la simpation al Rusio. Li estis de 1984 ĝis 1986 konsulo de FR Germanio en Leningrado kaj poste (2010–2014) ambasadoro en Moskvo.
Fine de sia vivo Varvara ĉeestis aliajn Universalajn Kongresojn, ankaŭ la 80-an en Tampere en 1995, kie ŝi ricevis la honoran membrecon de UEA. La 13-an de aŭgusto 1999 ŝi forpasis.
En 1995 la gazeto Ruslanda Esperantisto formulis bele: “En nia Esperantujo ekzistas homoj, kiuj ne prezidas asociojn kaj klubojn, ne verkas librojn, eĉ ne redaktas gazetojn, sed ili ĝuas amon de la E-istoj pro la granda animo, komprenemo kaj helpemo. Ĝuste tial, kiam ni rememoras pri Peterburgo, ni tuj pensas pri […] – nia onklino Barbara.”
Ulrich Lins
Pro valoraj sciigoj ni dankas al Valerija Cvetkova, Moisej Bronŝtejn kaj Ulrich Brandenburg.
Bildo : Varvara Cvetkova okaze de sia 80-jariĝo.
OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Ulrich Lins (11 juin 2020). Bonvolo kaj bonvenigemo en Leningrado. Militrakonto. Consulté le 18 janvier 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmbj