Kodnomo Edward Godwin

Virinisto, anarkiisto, esperantisto. Maria Paulina (Marja) Orsetti (1880–1957) estas plia eksterordinara sed forgesita figuro de la esperantistaro. Motoro de la pola kooperativista movado antaŭmilite ŝi daŭrigis dum la nazia okupacio sian agadon kadre de la reto Społem, porlaboristaj vendejoj posedataj kaj mastrumataj de laboristoj mem, kies respondeculo por virinaj aferoj ŝi iĝis en 1941. Rigardante la estonton ŝi organizis kursojn por virinoj estrontaj kooperativojn postmilite. Prizorgante la malfacilajn vivkondiĉojn de la tempo ŝi kreis en Varsovio klandestinajn trikoatelierojn por senlaborulinoj. Post la varsovia insurekcio en 1944 ŝi estis internigita en Pruszków (Durchgangslager 121), kaj sekve en Łódź kaj Krakovo. Ŝi revenis Varsovion nur somere 1945.

Marja edukiĝis en riĉa familio de bienuloj oriente de Lublino. La familio Orsetti devenis el Italio komence la 17-a jarcento kiam tiuj bankistoj migris el Lucca kaj instaliĝis en Krakovo. En 1659 ili fariĝis polaj nobeloj kaj ekde tiam konstante kreskis ilia posedaĵo eĉ post la dispartiĝo de Pollando. Ŝi edukiĝis hejme helpe de privata instruisto sed abiturientiĝis en liceo en Riga (nun Latvio), diplomiĝis pri matematiko kaj fiziko en la universitatoj de Berno kaj Zuriko, poste studis ekonomion en Lvivo kaj fine doktoriĝis en 1915 per tezo pri «socialismo kaj kooperativismo» ĉe la Nova Universitato de Bruselo. Tiu speciala institucio estis sendependa supera lernejo por sociaj sciencoj kreita de profesoroj forlasintaj la Liberan Universitaton en 1894 pro la malakcepto de Elisée Reclus, franca anarkiista geografo.

Post la unua mondmilito Marja engaĝiĝis por la disvolvo de reto de publikaj kaj moveblaj bibliotekoj kaj pli ĝenerale por disvastigi legadon ĉe la laboristaro. En tiu periodo Orsetti kaj alia esperantisto Jan Zawada (SAT-ano, matrikulo 710, 1891–1975) klopodis krei nacian anarkiistan reton aŭ federacion kune kun Konrad Świerczyński, partopreninta la Peterburgan revolucion de 1917. Samtempe ŝi eklaboris por la internacia federacio de kooperativoj kaj vojaĝis tra tuta Eŭropo, aperigante multnombrajn publikaĵojn pri la kondiĉo de la malkapitalisma ekonomia sektoro en la diversaj landoj. Ŝi tradukis al la pola multajn teoriajn verkojn, interalie tri eseojn de Pjotr Kropotkin, rusa anarkiista teoriisto.  Ekde la fino de la 1920-aj jaroj, kiam en Pollando la «saniga reĝimo» establita de Józef  Piłsudski streĉis ideologiajn naciismajn kaj kontraŭbolŝevikajn kontrolmetodojn, Marja pli kaj pli ofte aperigis siajn tekstojn sub la pseŭdonomo «Edward Godwin» aŭ eĉ sub la akronimo «E.G.», aludo al la brita progresema arkitekto kaj dezajnisto de la 19-a jarcento. Ekde 1935 ŝi pli kaj pli aktivis por specifa virina kooperativa movado kaj samtempe por la politika kaj ekonomia egaleco inter viroj kaj virinoj.

Marja estis membro de SAT (matrikulo 10623) kaj la pola korespondanto por virinaj aferoj de la Kooperativa Sekcio. La kooperativa fako havis ĉefe la celon kolekti kaj disponigi informojn pri la kooperativa movado en diversaj landoj. Ĝi komence en 1927 havis kvin landajn sekciojn (Britio, Germanio, Francio, Sovetio kaj Pollando) sed renkontis malgrandan sukceson inter la SAT-anoj.

Zawada kaj Orsetti iam distanciĝis de SAT kaj kelkajn jarojn antaŭ la militeksplodo kreis sendependan esperantlingvan gazeton Ĉielarka Standardo, dediĉita al internacia disvolvo de la kooperativoj. La revuo aperis en 1936 kaj 1937 kaj havis korespondantojn en 16 landoj. Jan Zawada estis kunsekretario de la UK en Varsovio 1937 kaj postmilite ĉefredaktoro de Pola Esperantisto.

Pascal Dubourg Glatigny

Fontoj

M. Orsetti, « Przekleństwo wielojęzyczności [la malbeno de multlingveco] », Pola Esperantisto, XXI, 1927, 12, 186-188.

J. Zawada, « Kiel organizi la Kooperativan Sekcion ĉe SAT », Sennaciulo, IV, 1927, 169, 102-103.

Bibliografio

D. Wierzchoś, M. Przyborowski, « Anarchizm polski w latach 1918-1926. Na drodze do utworzenia anarchistycznej federacji polski », Scripta historica, 2016, 22, 191-210.

Bildo

Teamo kaj samtempe posedantoj de la vestolavejo ul. Chłodna 18 en Varsovio, kooperativo fondita en 1934 de Marja Orsetti.


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Pascal Dubourg Glatigny (26 mai 2020). Kodnomo Edward Godwin. Militrakonto. Consulté le 12 octobre 2024 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmbe


Une réflexion sur « Kodnomo Edward Godwin »

Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.