Ano de Kristanujo kaj Esperantujo militrifuzas

En oficejon de militpolico en la urbo Okayama en okcidenta parto de Japanujo, la 1an tagon de la oka monato 1943 envenis 33-jaraĝa viro kaj diris, ke li ricevis vokon iri al inspekto de rezervsoldatoj, sed li ne iros, ĉar li rifuzas militservi. Temas pri ISIGA Osamu (Iŝiga Osamu, 1910-1994). Pro plurjara malsano li devis longe resti en malsanulejo kaj povis eviti militservi, sed pro lia pliboniĝanta sanstato kaj la malpliboniĝanta milita situacio de Japanujo ne plu eblis prokrasti la rezervsoldatan inspekton. Do, li decidis, en tago de inspekto iri al polico kaj sinanonci. Li estis tuj arestita kaj enkarcerigita. Sed samjare jarfine li estis liberigita, post kiam li deklaris, ke li ne plu rifuzos militservi. Li devis pagi nur monpunon de 50 enoj, sumo iom malpli ol monata salajro de oficisto. Tiel finiĝis unu el la raraj kazoj de deklarita militrifuzo en Japanujo dum la Dua Mondmilito.

La politologo TERAJIMA Toshio [Teraĵima Toŝio] skribas pri tio, kial en Japanujo maloftis tiaj deklaritaj militservrifuzintoj. Li klarigas, ke unuflanke la socia sankcio tre fortas en la japana socio, tiel ke disidentoj de la socia normo devis timi ekskludon el la socia reto, kaj ke aliflanke mankis evoluo de forta individua personeco, kiu povis kontraŭstari al ordono de la ŝtato (Terajima 2004: 209). Despli interesas la demando, kial Isiga ekhavis la ideon kaj kuraĝon deklari rifuzi militservi, kaj kial li tamen poste ŝanĝis sian opinion.

Por kompreni lian decidon rifuzi militservi, necesas prilumi liajn du ideajn anecojn, nome kristanecon kaj esperantistecon.

Unue pri kristaneco. Isiga estis kristano aparte influita de UTIMURA Kanzo (Uĉimura Kanzo, kiu mem subskribis „Kanzo Uchimura”, 1861-1930). Aboninte lian gazeton, Isiga konvinkiĝis pri la nejusteco de milito ĝenerale kaj de la japana militado aparte. Utimura estas unu el la plej influhavaj pensantoj en moderna Japanujo (Kimura 2011). Pri milito, li komence kredis al bona intenco de la japana registaro liberigi Azion okaze de la Unua Ĉin-Japana Milito (1894-1895) sed poste travidis, ke Japanujo fakte nur imitas okcidentan imperiismon. Kaj kontraŭe al ĝenerala eŭforio en la tiama Japanujo pri la Japan-Rusa Milito (1904-1905), li publike kritikis tiun militon. Ju pli Japanujo evoluis en militisman direkton, des pli sian kontraŭstaron al militoj ĝenerale li fortigis. Dum la Dua Mondmilito kelkaj el liaj disĉiploj apartenis al la malmultaj ardaj kritikantoj de japana militismo.

Esperanton Isiga eklernis jam kiel junulo en 1923. Dum kuracado, li korespondadis kun diversaj esperantistoj tra la mondo. Per korespondado kun kvakera esperantisto li eksciis en 1933 pri la organizo War Resisters’ International (Internacio de Militrezistantoj) kaj en 1934 iĝis ties membro. Tiel, Esperanto donis al li konkretan eblecon praktiki sian pacismon. Ni povas kompreni, ke kunfandiĝo de esperantismo kun kristanismo ebligis al li distanci sin de la tiam tiom forta naciismo kaj rezisti la ordonon de la ŝtato. Fakte li sentis sin ne nur kiel ŝtatano de la japana regno. Pri sia identeco, li skribis, ke kristanaj esperantistoj havas duoblan “ŝtatanecon”: “Ni kristanaj Esp-istoj apartenas al du landoj, al Kristanujo kaj Esperantujo.” (Isiga 1935: 4; majuskligo en la originalo) Li konkludis la eseon jene: “Sekvante la pacan mastron Kristo kaj ligite per la paca lingvo Esperanto, ni devas esti la plej bravaj pacaj batalantoj.” (samartikole: 3)

Sed do, kial li ŝanĝis sian sintenon rifuzi militservi kaj fine akceptis iri al milito? Pripacaj kaj priesperantaj studoj kutime priskribas lian opiniŝanĝon simple kiel “konvertiĝon” aŭ “mallojalecon al lia konfido” kaj supozas, ke li fine timis la sankcion al li kaj lia familio. Tio povas esti parta vero. Sed eble nur parta.

Li mem skribis en dummilita taglibro, ke post longa cerbumado en malliberejo li atingis la jenan teologian konkludon: Se milito estas rezulto de homa peko, simple rifuzi tion ne alportas veran pacon. Lia nova sinteno estis, ke li ne plu rigardas militrezistadon kiel absolutan bonon kaj iros al milito, se oni vokas lin al soldateco. Sed li evitos mortigi homojn (28.11.1944, Isiga 1971: 202-209). Post la milito, li resumis sian “konvertiĝon”, ke ĝi tute ne signifas, ke li iĝis subtenanto de milito, sed ke li konsciiĝis, ke lia komenca sinteno estis absolutigo de homfarota paco, kiu ne povas esti vera paco. “Por esti pacano, necesas ne fari pacon al sia dio, sed Dion al sia paco” (Isiga 1949: 10) estis lia nova konvinko. Laŭ lia priskribo, lia “konvertiĝo” signifis, ke li “ŝanĝiĝis de pacisto dependa de homa racio al pacano fidanta Dian providencon” (samloke). Li eltrovis, ke la tiel nomata paco en senco de simpla malĉeesto de milito ne malofte entenas nejustecon aŭ rezultas de superregado de iu potenco. Paco kiel tia politika stato ne povas esti lia celo. Nur pli profunda, interna paco alportos veran pacon sur la teron. Laŭ tiu konvinko postmilite li ne plu aktivis en pacmovado, sed agis studante, skribante kaj prelegante pri la mesaĝo de la Biblio.

Tiu ĉi artikolo enfokusigis lian rifuzon de militservo, sed Isiga ankaŭ pere de Esperanto iĝis tradukanto al la japana de verkoj de la sveda nobelpremiito pri literaturo Selma Lagerlöf. Aldone, li lasis sian nomon en la japana Esperanto-movado kiel proponinto de “Orienta Esperanto” por igi la lingvon pli intima kaj facila por azianoj. Liaj tradukoj estas ankoraŭ nun troveblaj en librovendejoj, kaj la proponoj de Isiga pri justa uzo de Esperanto ne perdis signifon (Kimura 2008, 2017). Pli ĝenerale pri la vivo kaj agado de Isiga, inkluzive tiujn aspektojn vidu Kimura (2018). Diversajn aspektojn de la esperantisteco de Isiga priskribas Gotoo (2015).

KIMURA Goro Christoph

Bibliografio

Gotoo, Hitosi (2015): “Heieki kyohi o koete” [Trans militservrifuzo – Isiga Osamu]. En: Gotoo Hitosi: Zinbutu de tadoru esuperanto bunkasi [Kultura historio de Esperanto laŭ personoj]. Tokio,  Japana Esperanto-Instituto, 121-130.

[http://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/hansen/isiga.html]

Isiga, Osamu (1935): “Kirisutosya esuperantisuto no sigoto ni tuite” [Pri la tasko de Kristanaj Esperantistoj”], La Vinberbrancho 3, 3-5.

— (1949): “Kami no heiwa” [Paco de Dio]. Dokuritu 8: 9-11.

— (1971): Kami no heiwa [Paco de Dio]. Sinkyo Syuppansya.

Kimura, Goro Christoph (2008): “Ĉu eblas deeŭropigi Esperanton?“ Japana Esearo 4, Tokio: Libroteko Tokio, 83-89.

— (2011): “Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis”, Monato, junio 2011, 23-25.

— (2017): “Kiel Esperanton en Orienta Azio instrui?”, Internacia Pedagogia Revuo 17/1: 4-12.

— (2018): “Isiga Osamu – kristana esperantisto kiu proponis “Orientan Esperanton”, tradukis Lagerlöf kaj rifuzis militservi”. En: Gotoo Hitosi, José Antonio Vergara, Kimura Goro Christoph (red.), En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins, New York: Mondial, 333-342.

Terajima Toshio (2004): Siminteki Huhukuzyu [Civila malobeo]. Tokio: Fuko.

Bildo

Japana kristana rulpentraĵo, 1592, Sawada Miki Kinenkan Muzeo, Oiso, Kanagawa.


OpenEdition vous propose de citer ce billet de la manière suivante :
Militrakonto (7 avril 2020). Ano de Kristanujo kaj Esperantujo militrifuzas. Militrakonto. Consulté le 18 janvier 2025 à l’adresse https://doi.org/10.58079/rmb8


Laisser un commentaire

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.